Sophie Friederike MEREAU, origine: Schubart, post la dua edziniĝo: Brentano (naskiĝis la 27-an de marto 1770 en Altenburg, mortis la 31-an de oktobro 1806 en Heidelberg) estis germana verkistino kaj tradukistino. Ŝi reprezentis la romantismon.

Sophie Mereau
Persona informo
Naskonomo Sophie Friederike Schubart
Naskiĝo 27-an de marto 1770 (1770-03-27)
en Altenburg
Morto 31-an de oktobro 1806 (1806-10-31) (36-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Gotthelf Schubart vd
Gefratoj Henriette Schubart vd
Edz(in)o Clemens Brentano vd
Profesio
Alia nomo Seraphine vd
Okupo verkisto • poeto • redaktisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sophie Mereau, verkisto

Vivo redakti

Estante filino de oficisto ŝi ĝuis ege bonan instruadon kaj en la jaro 1791 ŝi unuafoje publikigis poemojn en la ĵurnalo Thalia, eldonita de Friedrich Schiller.

En la jaro 1793 ŝi – ĉefe pro raciaj, ekonomiaj motivoj - edziniĝis al la profesoro Friedrich Karl Mereau. La paro havis unu filinon. Kvankam Sophie Mereau tre sukcese publikigis siajn verkojn, ŝi private ne estis feliĉa. En la jaro 1801 ŝi – kiel unua virino en la duklando Sachsen-Weimar – petis la divorcon. Verkante ŝi bone povis vivteni sin kaj sian filinon.

En 1803 ŝi edziniĝis al la poeto Clemens Brentano. Ŝi amis sian edzon profunde kaj pasie, sed tre suferis pro lia ĵaluzemo. En la jaro 1806, nur 36 jarojn aĝa, ŝi mortis dum akuŝo.

Graveco redakti

 
Das Blüthenalter der Empfindung, 1794

Mereau apartenis al la plej buntaj kaj produktemaj verkistinoj de sia tempo. Ŝia verkaron konsistigas poemoj, rakontoj, romanoj, idiliecaĵoj kaj tradukoj el la lingvoj angla, franca, itala kaj hispana. Al tio venis ŝiaj eldonisteco, kunlaboranteco kaj redaktisteco ĉe beletraj almanakoj kaj poŝlibroj. Ŝiaj agoj troviĝis inter la tensio inter klasikismo kaj romantikismo, inter raciismo kaj sensiveco. Malgraŭ ŝiaj amikaj rilatoj al la romantikuloj Friedrich Schlegel, Clemens BrentanoAchim von Arnim floris pensadinterŝanĝo kaj kunlaborado kun la kontraŭromantikismulo Friedrich Schiller. Schiller eĉ ekigis la literaturan karieron de Mereau publikiginte ŝiajn laboraĵojn en la de li eldonita gazeto "Thalia" (1791) kaj pli malfrue ĉe "Horen" kaj "Musenalmanach". Surscenigo de la korneja dramo Le Cid en de Mereau tradukita versio tamen ne okazis. Dum la geedzecjaroj kun Brentano ŝi pli kaj pli retiriĝis el la publika literaturista vivo.

Ŝiaj du romanoj Das Blüthenalter der Empfindung (1794) kaj Amanda und Eduard (1803) estas ekstere de la tradiciaj evolu- kaj klerigromanoj tiutempaj. Ilia intriga strukturo interrompatas per etosaj imagoj kaj priskriboj de pejzaĝaj impresoj. Ili samtempe reproduktas la hazardon de la unuopaj epizodoj. Moralaj kaj kutimaj konvencioj malobservatas dume regas diboĉemo kaj a(or)o en vivo vivata kontraŭ burĝaj ideoj kaj tradiciaj socialaj strukturoj.

Literaturhistorie ŝiaj rakontoj staras sub la influo de sensiveco kaj Sturm und Drang. La vidpunkto de Merau kiel verkistino ne ĉiam klare distingeblas de beletreco de trivialaj kaj distraj romanoj. La enverkara influo de prezentado novaĵoj kaj ĉiutaga vivo tamen ne ŝuldiĝas al aparta memfido de la aŭtorino. Plie, la tempa proksimeco estas signo de vera intereso pri realaj vivkondiĉoj por kies venko - almenaŭ en la literaturaĵoj de ĉ. 1800 - la intergeneracikonflikto estis ofta rakontartifiko de aŭtoroj. Interno kaj malinterno interagas en la romanoj de Mereau tiel ke la prezentado de realeco ne surpaperigas - aŭ eĉ ne estigas - socialpolitikajn konsekvencojn. Nordo kaj sudo estas ĉe ŝiaj pejzaĝpriskriboj konstituantaj trajtoj kiel la malsameco inter maljuneco kaj juneco (koncerne la pripersonajn priskribojn). Deziro je Ameriko kaj Franca revolucio estas stereotipaj por la tiutempa romana ĝenro; tute ne temas pri politika ĉifrado politika! Ŝiaj romanoj estas, se imiti literaturajn antaŭulojn, malpli travivaĵpoeziaĵo ol literaturkritiko per poezio. La kunteksto kun romantikismo ĉi-tie facile ekkoneblas.

Al siaj klasikismaj prinaturaj poemoj imitantaj ŝileraĵojn Mereau ŝuldas sian renomon kiel lirikistino. Ŝi estis unu el la unuaj eksedzinigitaj virinoj kiuj post divorco estis liberprofesiulinoj kaj ja sukcesis perlabori la vivon per tiu ĉi laboro.

Listo de verkoj redakti

  • Das Blüthenalter der Empfindung (romano, 1794)
  • Amanda und Eduard (romano, 1797)
  • Gedichte (2 vol., 1800-1802)
  • Sapho und Phaon (romano, 1806)

Tradukoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Feilchenfeldt, Konrad, "Mereau, Sophie" ĉe: Neue Deutsche Biographie 17 (1994), p. 129-130, (tie ĉi interrete)