Sophie Taeuber-Arp

Sophie TAEUBER-ARP (naskiĝinta la 19-an de januaro, 1889 - mortinta la 13-an de januaro, 1943) estis svisa artisto, pentristo, kaj skulptisto.

Sophie Taeuber-Arp
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1889 (1889-01-19)
en Davos
Morto 13-an de januaro 1943 (1943-01-13) (53-jaraĝa)
en Zuriko
Mortokialo toksiĝo per karbona monooksido
Lingvoj germana
Ŝtataneco SvislandoGermanioFrancio
Familio
Edz(in)o Hans Jean Arp
Okupo
Okupo pentristo • skulptistoarkitektodancistoinstruistoilustristo • textile artist • artisto
vdr
Taeuber-Arp sur la bileto de 50 Svisaj Frankoj.

Taeuber studis aplikitan arton en Munkeno kaj Hamburgo. En 1915 ŝi konatiĝis kun Jean Arp kaj ili geedziĝis en 1922. Ambaŭ engaĝiĝis en la Zurika Dada movado. Ŝi planis pupojn kaj dekoracion por la spektakloj ĉe la Cabaret Voltaire, kie ŝi ankaŭ partoprenis kiel pupisto kaj dancisto.

Taeuber-Arp ankaŭ instruis ĉe la Zurika Lernejo de Artoj kaj Slojdoj de 1916 ĝis 1929.

Ekde la malfruaj 1920-aj jaroj ŝi loĝis en Parizo kaj daŭre eksperimentis pri desegnado. Ŝiaj povoj evoluis en grandskalan internan skizon, kiam ŝi kreis radikalan internon por teejo/kafejo.

Dum la 1930-aj jaroj, ŝi esprimis konstruismajn simpatiojn per membriĝo en la grupojn Cercle et Carré kaj abstraction-création. Ŝi ankaŭ eldonis sian propran konstruisman ĵurnalon, titolitan "Plastique."

Taeuber-Arp, Sonia Delaunay, kaj aliuloj kreis artan kolonion ĉe Grasse en suda Francio, post fuĝo el Parizo pro la antaŭeniro de la germana invado. La kolonio aktivis de 1941 ĝis 1943, kiam Taeuber-Arp mortis dum vizito en Svislando en terura akcidento de kuirforno.

Ŝi figuriĝis sur la biletoj de 50 svisaj frankoj, ellasitaj ekde 1995.

Referenco redakti

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 23-an de januaro, 2007.