Sophisticated Lady

Sophisticated Lady estas ĵaza normkanto kiun verkis en 1932 Duke Ellington (melodio) kaj ties eldonistoj Irving Mills kaj Mitchell Parish (teksto).

Strukturo kaj enhavo de la kanto redakti

Ellington komponis la pecon en 1932 kiel instrumentaĵo. Ekde la publikigo li ankaŭ validas kiel aŭtoro, dum kiam laŭ la biografiisto de Ellington, Stuart Nicholson, la aŭtoroj estas Ellington, Otto Hardwick, Lawrence Brown kaj Mills. Laŭ indikoj de Lawrence Brown la unuaj taktoj devenas de li kaj iliaj solvo de Hardwick. La peco daŭre sonanta en maĵoro havas la klasikan kantoformon AABA. En parto A estas komence arpeĝa movo supren kaj poste kromata movo malsupren, dum kiam la melodio en parto B faras tonsaltojn ambaŭdirekten ekde la trito ĝis la septo.[1] La komponaĵo jam enhavas kelkajn harmoniturnojn, kiuj deflankiĝas de la laŭkutima skemo kaj tiamaniere anticipas erojn de moderna ĵazo;[2] Al Alec Wilder ili ankoraŭ ŝajnis „sorĉaĵoj“[3]

Nur poste Mitchell Parish aldonis tekston. Ĝi raportas la malgajan rakonton pri virino bonstata, multfumanta, -drinkanta kaj ne pensanta pri la morgaŭo, kiu post longaj jaroj ankoraŭ prifunebras kaj priploras sian amon, se neniu estas en ŝia proksimeco. Laŭ opinio de Ellington la teksto estas grandioza, kvankam ĝi ne konvenas al lia origina ideo, ĉar la komponaĵo memorigis lin pli al la sperteco de lia lerneja instruistino.[4] Tamen la teksto ankaŭ detale konformas kun la melodio: Kiam la teksto mencias la fumadon, drinkadon kaj dancadon, en la melodio estas aŭdebla ŝajna valso.[5]

Literaturo redakti

  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3. Auflage); ISBN 9783761814147

Eksteraj ligiloj redakti

Rimarkoj redakti

  1. Komp. la analizon je jazzstandards.com samkiel Schaal, Jazzstandards, p. 448
  2. Komp. M.G. Schachiner: Die Entstehung der Jazz-Harmonik (2005) Arkivigite je 2016-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
  3. komp. Schaal, Jazzstandards, p. 448
  4. Milton Pravitz: Who Was Duke's Sophisticated Lady? (2005)
  5. Schaal Jazzstandards, p. 449