Sornetan

komunumo de Svislando


Sornetan (malnova germanlingva nomo: Sornethal) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 126 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Sornetan
Blazono de Sornetan
Blazono de Sornetan
Blazono de Sornetan
Sornetan
Sornetan
Sornetan
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 583205 / 236097 (mapo)47.2755555555567.2166666666667Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 13′ O; CH1903: 583205 / 236097 (mapo)
Nombro de loĝantoj 126
Areo 5,64 km²
Alteco 843 m super marnivelo
Poŝtkodo 2716
Komunumkodo 0710
Mapo de Sornetan
Mapo de Sornetan
Mapo de Sornetan
vdr

Geografio redakti

Sornetan situas en la Berna Ĵuraso 12 kilometrojn okcidente de Moutier kaj 20 kilometrojn norde de Bielo, en valkaldrono de la rojo Sorne, alfluanto de Birs. Al Sornetan apartnas la suda parto de la ravino de Pichoux. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sornetan kaj la setlejoj Sapran sur alteco de 756 m s.m. en nordokcidente ĉe la kantona vojo, Le Pichoux sur alteco de 728 m s.m. ĉe la supra enirejo al la ravino de Pichoux kaj Semplain sur alteco de 904 m s.m. tute en nordo de la komunumo, kaj diversaj izolitaj bieno.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,64 km², de kiuj 50,4% estas kovritaj de arbaro, 45,8% servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sornetan limas en nordo al Undervelier (JU), en oriento al Souboz, en sudo al Saules, en sudsudokcidento al Saicourt, en sudokcidento al Châtelat, kaj en okcidento al Monible.

Trafiko redakti

Tra Sornetan pasas la kantona vojo n-ro 1367 de Bellelay al Souboz. La unika konekto de Sornetan al la publika transportreto estas poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas nur sabate trifoje.

Vidindaĵoj redakti

La ĉefaj vidindaĵoj de Sornetan estas la baroka pastra preĝejo konstruita en la jaro 1708 kaj la impona Ravino de Pichoux kiun fosis la rivereto Sorne tra la ĵurasa montoĉeno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sornetan datiĝas el la jaro 1179 kiel Sornetan. En Sornetan estis trovitaj diversaj objektoj el la kelta, romia kaj burgonja epoko. Dum la 13-a kaj 14-a jarcento estis menciita nobela familio de Sornetan. Dum mezepoko Sornetan apartenis al la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskoplando Bazelo.[3]

De 1793 ĝis 1797 Sornetan apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Sornetan fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Sornetan tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti