Sosva (ruse Сосьва) estas rivero en okcidenta Siberio, en la Sverdlovska provinco de Rusio. Kunfluo de riveroj Sosva kaj Lozva formas la riveron Tavda, maldekstra-flanka rivero de Tobol.

Sosva
rivero
Bazaj informoj
Longeco 635 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Sverdlovska provinco
vdr

Geografio redakti

Ĝi longas 635 km, ĝia akvokolekta areo estas 24 700 km², jara averaĝa akvolivero estas 113 m³/s (je 140 km de la riverfaŭko).

Ĝi fontas en la orientaj deklivoj de la Norda Uralo, en la nordokcidenta limo de la Sverdlovska regiono. La riveron nutras ĉefe degelakvo el neĝo.

La rivero frostas de komenco de novembro ĝis aprilo. Ĝi estas navigebla de la riverfaŭko tra 333 km. Ĝiaj ĉefaj alfluantoj estas Vagran, Turja, Kakva kaj Ljalja.

Sur ĝia fontoareo, oni formis mediprotektan areon sur 78.200 hektaroj (Djenjeĵkin Kamenj, Денежкин камень).