La alkoholaĵo sotolo estas produktata en la meksikaj nordaj ŝtatoj Koaŭila, Ĉiŭaŭa kaj Durango el agavo nomata ankaŭ sotolo kaj el la familio de la Agavo Tekila Weber Blua. La sotol-agavo estis uzata de la taraŭmaroj kaj la anazasoj (etnoj el la nordo de la lando) en siaj religiaj ritoj. La franciskanaj misiistoj enirigis la distiladon de la sotolo; per la distilado la alkoholaĵo atingis altkvalitan purecon. Oni povas drinki ĝin sola aŭ miksita kun aliaj trinkaĵoj. Ekde la 9-a de aŭgusto 2002 la sotolo havas Nomo de Origino-n; tio signifas ke ĝi povas esti produktata nur en la menciitaj ŝtatoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.