Sotto il Monte Giovanni XXIII

komunumo de Italio

Sotto il Monte Giovanni XXIII estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la provinco Bergamo de la regiono Lombardio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 4 368 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Ambivere, Carvico, Mapello, Pontida kaj Terno d'Isola. Kristanisma patrono de la komunumo estas la sanktulo Johano la baptisto, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.

Sotto il Monte Giovanni XXIII
Sotto il Monte Giovanni XXIII
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco BG Bergamo
Geografia situo 45° 42′ N, 9° 30′ O (mapo)45.79.5Koordinatoj: 45° 42′ N, 9° 30′ O (mapo)
Alto super marnivelo 305 m m
Areo 5 km²
Loĝantaro 4368 (2023)
Loĝdenso 870 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Brusicco kaj Fontanella
Najbaraj komunumoj Ambivere, Carvico, Mapello, Pontida kaj Terno d'Isola
Patrono Johano la baptisto
Festa tago 24-a de junio
Nomo de loĝantoj sottomontesi
Poŝtkodo 24039
Imposta kodo I869
Kodo laŭ ISTAT 016203
Telefona prefikso 035
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Historio redakti

La unuaj setlejoj sur la komunuma teritorio originis de la naŭa jarcento, kiam la tuta provinco Bergamo estis submetita al la regado de la frankoj, kiuj kreis la institucion de la Sankta Romia Imperio kaj kun ĝi feŭdismon.

 
la rektora abatejo Sankta Egidio en Fontanella

Ĉi tiuj teritorioj, lokitaj en sunplena pozicio sur la deklivo de la monto Canto, estis feŭditaj de la episkopo de Bergamo, kiu siavice donis ilin al la benediktanoj, kiuj ekloĝis en monaĥejo de la loĝloko Fontanella.

Fondita de Alberto da Prezzate, la rektora abatejo Sankta Egidio en la komunumoparto Fontanella profunde karakterizis la vivon de la vilaĝo, komencante de konstruaĵoj kiel la turo de la kirko Johano la baptisto, situanta sur la supro de la monto. Sekve, la vilaĝo, kiu disvolviĝis ĉe la piedo de ĝi, tiam estis identigita kiel "Sotto il monte dei frati" (malsupre de la monto de la fratoj), tiam reduktita al "Sotto il Monte" (malsupre de la monto).

Dum la mezepoka periodo ne okazis epizodoj de graveco, eĉ ne la konataj konfliktoj inter la frakcioj de Gelfoj kaj Gibelinoj (germane Welfen und Waiblinger), kiuj furiozis en la resto de la provinco kaj en najbaraj municipoj. Tiurilate, oni konsideru, ke la turo de la kirko Johano la baptisto neniam estis uzata por defendaj aŭ militaj celoj, tiel ke ĝi jam estis transformita al sonorilturo en la 14-a jarcento. Klaras, ke la regadoj, kiuj sekvis unu la alian, malmulte interesis la loĝantojn de la vilaĝo, kiuj konservis la strukturon de la loĝata kerno preskaŭ senŝanĝa ĝis la dudeka jarcento.

Post la mezo de tiu jarcento, do dum la 1950-aj jaroj, la aferoj ŝanĝiĝis radikale por la vilaĝo Sotto il Monte: unue, la industriigo ŝanĝis la vivmanieron de la loĝantoj, kiuj iom post iom forlasis la agrikulturon, sed antaŭ ĉio estis pastro origine el la vilaĝo, Angelo Giuseppe Roncalli, naskiĝinta en la komunumoparto Brusicco la 25-an de novembro 1881, kiu tre famiĝis kiam, post kiam li estis ĉefepiskopo kaj kardinalo, la 28an de oktobro 1958 li estis levita al la papa trono kun la nomo Johano la 23-a. Honore al li, la komunumo nun portas la nomom Sotto il Monte Giovanni XXIII - "malsupre de la monto Johano la 23-a".

Eksteraj ligiloj redakti