Souad Massi

alĝeria kantisto

Souad Massi [suAD maSI] (سعاد ماسي), 23-a de Aŭgusto, 1972, estas Alĝeria kantistino de Berbera deveno, komponisto kaj gitaristo. Ŝi ekkarieris ludante en la Kabila politika rok-bando Atakor, antaŭ ol lasi la landon post serio de mortominacoj. En 1999, Massi ludis ĉe la koncerto Femmes d'Algérie (Virinoj de Alĝerio) en Parizo, kio kondukis al diskokontrakto kun Island Records.

Souad Massi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1972 (1972-08-23) (51-jaraĝa)
en Alĝero
Lingvoj francaaraba
Ŝtataneco AlĝerioFrancio
Okupo
Okupo aktorokantaŭtorogitaristokantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo https://souad-massi.com/
vdr
Souad Massi koncerte en 2013.

La muziko de Massi, kiu ĉefe uzas akustikan gitaron, montras okcidentan muzikan stilon kun influoj kiaj de rok, kontreo aŭ de la portugala fado sed foje aliigas orientajn muzikajn influojn kaj orientajn instrumentojn kiaj la al-Udo same kiel afrikajn muzikstilajn influojn. Massi kantas en klasika araba, Alĝeri-araba, franca, foje en angla, kaj en Berbera lingvo, Kabila, ofte uzante pli ol unu lingvo en la sama kanto.

Diskaro redakti

  • 2001: Raoui
  • 2003: Deb[1]
  • 2005: Mesk Elil
  • 2007: Live acoustique
  • 2010: Ô Houria
  • 2015: El Mutakallimun

Referencoj redakti

  1. Wrasse Records 096, booklet enhavas nur anglan tradukon el la kantataj tekstoj

Eksteraj ligiloj redakti