Soula bluso estas stilo de blusa muziko kiu disvolviĝis fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj kiu kombinas elementojn de soula muziko kaj de urba nuntempa muziko. Kantistoj kaj muzikistoj kiuj ĝuis la muzikojn de tradicia elektra bluso de artistoj kiaj Muddy Waters, Bo Diddley, Jimmy Reed kaj Elmore James; de soulkantistoj kiaj Sam Cooke, Ray Charles kaj Otis Redding; kaj gospelan muzikon deziris kunigi elementojn de ilia favorita muziko. Bobby Bland estis unu el la pioniroj de tiu stilo. Tiu estas subĝenro de bluso kiu estas tre populara ĉe afrik-usona publiko sed malpli konata ĉe publiko de blankuloj. Tiu stilo plue estas populara en la 21a jarcento.

Bobby Blue Bland, unu el ĉefaj reprezentantoj de Soula bluso.

Elstaraj artistoj redakti