SoundCloud estas interreta sonplatformo kiu permesas al sonproduktantoj alŝuti, registri, reklami kaj kunhavigi siajn originajn kreitajn sonojn[3].

SoundCloud
interkona retejo • interreta servo • music streaming service • cifereca distribuado • online community vd
Dum aŭgusto 2007 - nekonata/nuntempe
Jura formo Retkomunumo
Fondintoj Eric Wahlforss • Alexander Ljung vd
Sidejo Londono (jura sidejo)
Berlino (Branĉo Germanio)
Lando Germanio
Estr(ar)o
  • Alexander Ljung (fondinto & prezidanto de la estraro)
  • Kerry Trainor (Ĝenerala direktoro)[1]
  • Michael Weissman (COO)
  • Dave Haynes (Business Development)
  • Jamie Kantrowitz (Vorstandsdirektorin)
  • David Noël (Marketing)
Dungitoj 247 (2017)[2]
Spezosumo 108 milionoj de EUR (2018)
Agokampo Muzika industrio, enreta muzika servo (de)
TTT soundcloud.com
vdr

Trajtoj redakti

La ĉefa trajto de SoundCloud estas, ke la platformo permesas al uzantoj alŝuti sian muzikon per unikaj URL-oj. Tio ebligas integrigi sondosierojn ie ajn interrete, tiele ke la integritaj ligiloj ('embedded links') prezentiĝas kiel la muzikludilo de la platformo. Tiamaniere, premante la ludbutonon, vi povas ankaŭ aŭskulti la sondosierojn en aliaj retejoj, kio faciligas distribuadon de la muziko. Facebook kaj Twitter ofte estas kombinitaj kun SoundCloud por atingi pli larĝan publikon[4].

La sondosieroj videblas kiel sonondoj ("waveforms").

Alia grava trajto estas la kapablo sekvi aliajn uzantojn kaj "ŝati" aŭ "reposti" iliajn alŝutitajn dosierojn. Sekvante aliajn uzantojn, iliaj alŝutoj aperas en la tiel nomata 'fluo'.

La dosierformatoj apogataj de SoundCloud estas AIFF, WAVE (WAV), FLAC, ALAC, Ogg, MP2, MP3, AAC, AMR kaj WMA[5].

Referencoj redakti

  1. billboard.com: SoundCloud Accepts $170 Million Rescue, Taps New CEO to Replace Alex Ljung
  2. Alex Hofmann (2017-07-06). SoundCloud entlässt 173 Mitarbeiter. Gründerszene.de. Alirita 2017-07-13.
  3. (en) Mike Butcher, Now a million on SoundCloud – This startup is scaling globally, TechCrunch, la 18-an de majo 2010.
  4. (en) Eliot Van Buskirk, "SoundCloud Threatens MySpace as Music Destination for Twitter Era", Wired, la 6-an de julio 2009.
  5. (en) Alŝutaj postuloj Arkivigite je 2022-05-21 per la retarkivo Wayback Machine. En: SoundCloud, la 10-an de aŭgusto 2020 .

Vidu ankaŭ redakti

EthnoCloud, platformo por kunlabori malkovri kaj akceli etne kaj kulture inspiritan muzikon en ĉiuj ĝenroj kaj ĉiuj regionoj de la mondo.

Eksteraj ligiloj redakti