Sources chrétiennes

La koletaĵo Sources chrétiennes (eld: surs kretien) aŭ, esperante, Kristanaj fontoj, estas franca Instituto kiu publikigas kritikajn eldonaĵojn de patristikaj antikvaj tekstoj. Fondita en Liono (Francio) en 1942 de jezuitoj Victor Fontoynont, Jean Daniélou, Henri de Lubac kaj Claude Mondésert, ĝi hodiaŭ (junio 2013) fieras pri pli ol 530 volumoj.[1]

La unuaj volumoj de Sources Chrétiennes.

Komencoj redakti

La unua volumo elirinta el tipografio en 1942 estis teksto kaj ties traduko de Kontemplado sur la vojoj de Moseo, teksto de Gregorio de Nyssa[2]. La elekto ne estis hazarda. En tiutempa Parizo okupita de malamikaj nazioj kaj en kiu brutale stringis rigora persekuto kontraŭjuda, Jean Daniélou (tradukisto, redaktisto kaj eldonisto), konstatigas, ankaŭ en la prefaco, ke ĉe la originoj de kristanismo stariĝis Moseo kaj semitismo...

Inter la grekaj aŭtoroj kritike publikigitaj elstaras Origeno, Klemento de Aleksandrio, Atanazio, la kapadokaj Patroj, Sankta Bazilo, Gregorio de Nazianco, Johano Krisostomo, Cirilo de Aleksandrio, Teodoreto; inter la latinaj aperas Tertuliano, [[Cipriano, Hilaro, Ambrozio de Milano, Gregorio la 1-a, kaj ankaŭ mezepokaj aŭtotoj kiel Bernardo de Clairvaux kaj Simeono la Nova Teologo.

En aneksita kolektaĵo gastas ankaŭ la tuta verkaro de Filo de Aleksandrio.

La patristikaj verkoj estas publikigitaj laŭ ilia integreco, kutime prezentas sinoptikon de antikvaj tekstoj [en lingvoj greka, latina, foje siria aŭ armena kun la akompana alfranca traduko; foje iuj orientaj tekstoj, aparte siriaj, estas pretigitaj ankaŭ sole en la franca. Multaj tiuj kritike pritraktitaj tekstoj poste aperis tradukitaj al la germana kaj itala lingvoj.

Hodiaŭ redakti

 
Jezuito Dominique Gonnet en la Instituto Sources Chrétiennes. Nuna direktoro estas de 2007 Bertrand Meunier.

La kolektaĵo estas redaktata de la Instituto de la Sources Chrétiennes, kies direktoro nun estas Bernard Meunier, esploristo de la franca CNRS; ĝi estas publikigita per la Éditions du Cerf.

La Instituto de la Sources Chrétiennes zorgas ankaŭ la retejan projekton Biblindex, index scripturaire en ligne des Pères de l'Eglise, [1].

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. La tekstoj estas la samaj de la volumoj de la Migne-Patrologioj sed kritike kaj komentarie pritraktitaj kaj flanke akompanataj de franclingva tarduko.
  2. en la Greka Patrologio de Migne volumoj 44-46

Vidu ankaŭ redakti