Soveta invado en Pollando

Soveta invado en PollandoSovetia invado en Pollando (tiel nomata „la 4-a dispartigo de Pollando”) – agresmilito komencita la 17-an de septembro 1939 de Sovetunio (sen difinita en internacia juro deklaro pri la milito) kontraŭ Pollando, militanta de la 1-a de septembro 1939 kun Nazia Germanio en la defenda milito kontraŭ Germanio.

Genezo redakti

 
Jozef Stalin kaj Joachim von Ribbentrop priparolas la komunan agreson kontraŭ Pollando, Moskvo, la 23-an de aŭgusto 1939
 
La renkontiĝlinio de la Ruĝa Armeo kun Wehrmacht dum la divido de Pollando laŭ la Pakto Ribbentrop-Molotov en septembro 1939

Stalin jam novembre 1918 konsideris Pollandon detruendan obstaklon antaŭ ligiĝo dum daŭranta germana revolucio kaj pro tio entreprenis la polan-bolŝevikan militon. Ankaŭ antaŭhitlera demokrata Vajmara Respubliko difinis Pollandon kiel nur sezonan ŝtaton.

 
Subskribo de la pakto: Vjaĉeslav Molotov (sidanta), malantaŭ li Joachim von Ribbentrop, apude en hela uniformo Jozefo Stalin
 
La divido de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio laŭ la kaŝa pakto Ribbentrop-Molotov de la 23a de aŭgusto 1939
 
La kaŝa protokolo de la pakto el la 23a de aŭgusto 1939 kun la subskriboj de Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov. La teksto en la germana
 
La fakta divido de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio laŭ pakto german-sovetia pri paco kaj landlimoj de la 28a de septembro 1939
 
Mapo de findecidita divido de Pollando inter Germanion kaj Sovetunion kun fiksita limo (la mapo montras malveran limon inter tiutempaj Pollando kaj Litovio)
 
La oficira konferenco de Wehrmacht kaj de Ruĝa Armeo, Bresto, la kabineto de provinca ofico
 
La manpremo de la oficiroj de Wehrmacht kaj de Ruĝa Armeo en Lublin, 1939

La 4-an de oktobro 1938 kelke da tagoj post subskribo de la Munkena interkonsento, vicĉefministro pri eksterlandaj aferoj de Sovetunio Vladimir Potjomkin diris al la franca ambasadoro en Moskvo Robert Coulondre: Mi ne vidas por ni alian eliron ol la kvara dispartigo de Pollando.

Aprile 1939 franca kaj angla staboj fiksis, ke la sorto de Pollando dependos ne de rezultoj de la komencaj kunpuŝiĝoj, sed de la fina rezulto de la milito. Aŭguste 1939 dum traktadoj en Moskvo la francaj aliancanoj konsentis eniron de Ruĝa Armeo en la teritorion de la Dua Pola Respubliko.

Laŭ sekreta aldona protokolo al la pakto Ribbentrop-Molotov el la 23-a de aŭgusto 1939, Sovetunio sindevigis al armita paŝo kontraŭ Pollando en situacio, se la Nazia Germanio ektroviĝus en la stato de milito kun Pollando, kio estis eŭfemisma esprimo de antaŭvidata ankoraŭ antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito germana invado en Pollandon. La 3-an de septembro 1939 marŝalo Klimient Voroŝilov ordonis altigon de batalpreteco en areoj, de kiu oni estis atakontaj, kaj la sekretan mobilizon. Stalin decidis pri la atako, kiam spionagentejo informis lin pri la decido el la 12-a de septembro de la brita-franca konferenco en Abbeville pri rezigno de ofensiva agado.

La unua scenario de la sovetia agreso premisis ne nur disdividon de la pola ŝtato, sed ankaŭ ne ekskludis enkondukon sur teritorioj inter Vistulo kaj Okcidenta Bugo de Pola Socialisma Soveta Respubliko.

Sovetia agreso komenciĝis senprokraste post ekvalido la 16-an de septembro, subskribitan tagon pli frue en Moskvo, de la fina armistica pakto inter Sovetunio kaj Japanio, finantan soveti-japanajn batalojn landlime de Manĉukuo kaj Mongolio - serion de kunpuŝiĝoj inter la Japana imperia armeo kaj Ruĝa Armeo, kies kulmina momento estis la batalo de Halhin Gol. Fera principo en la strategio de Stalina militado nur unufronte.

Germana ambasadoro en Moskvo Friedrich-Werner von der Schulenburg la 16-an de septembro je la 18-a horo alvenis al la sidejo de Molotov, por postuli, konforme al la instrukcio de Ribbentrop, tujan atakon al Pollando. Tio estis lia laŭvica interveno en tiu ĉi afero.

Oficiala preteksto de la agreso estis en transdonita je la 3:00 nokte la 17-an de septembro pere de anstataŭanto de Popolkomisaro (ministro) de Eksterlandaj Aferoj Potjomkin al la pola ambasadoro Grzybowski en diplomatia noto: tie oni skribis pri malvera deklaro pri disfalo de la pola ŝtato, fuĝo de la pola registaro, nepreco protekti havaĵon kaj vivon de loĝataj sur la polaj orientaj teritorioj ukrainoj kaj belorusoj kaj liberigado de pola popolo de la milito. Konsekvence Sovetunio agnoskis ĉiujn pli fruajn paktojn kun Pollando (en tio la traktaton de Rigo el 1921 kaj la pakton pri neagreso el 1932) kiel nevalidaj – subskribitaj kun neekzistanta ŝtato. Tial oni ankaŭ rifuzis al polaj soldatoj en mallibero statuson de militkaptitoj.

Potjomkin transdonis la noton en la momento de komenciĝo de militaj agoj fare de la Ruĝa Armeo. La ambasadoro rifuzis akcepti la noton kaj ekpostulis forveturajn vizojn por polaj diplomatoj.

Regopovoj de Sovetunio provis malgraŭ internacia juro (la diplomata konvencio de Ĝenevo) malebligi forlason de Sovetunio al polaj diplomatoj kaj aresti ilin (konstatante la perdon de diplomatia statuso). Polojn savis dekano de la diplomatia korpuso en Moskvo, ambasadoro de Nazia Germanio Schulenburg, persone devigante la registaron de Sovetunio konsenti por forveturo de la diplomatoj. Soveta ambasadoro en Pollando Nikolaj Ŝaronov forlasis la teritorion de Pollando (kune kun la armea ataŝeo Pavel Ribalko – posta marŝalo de Sovetunio) jam la 11-an de septembro pretekste de ligo de kontaktoj kun Moskvo (Potjomkin rifuzis al ambasadoro Grzybowski rajton forveturi unue sub la preteksto de revennepreco al Sovetunio de la sovetaj diplomatoj en Pollando, kiuj de semajno jam troviĝis sur la teritorio de Sovetunio). Ĝenerala konsulo de Pollando en Kievo Jerzy Matusiński alvokita la 30-an de septembro de sovetaj regopovoj pereis (post aresto estis murdita de NKVD).

Valoras substreki, ke laŭleĝa registaro de la Dua Pola Respubliko forlasis limojn de Pollando nur malfruvespere la 17-an de septembro, post sciiĝo pri eniro de la Ruĝa Armeo matene de la sama tago kaj konfirmita informo pri alproksimiĝado de la soveta kavalerio de kirasitaj taĉmentoj al la loko de la restado de la polaj regopovoj. Prezidento Ignacy Mościcki, en eldonita en Kosów mesaĝo al la nacio, unusignife difinis sovetan armean aktivadon kiel la agon de agreso.

Kalendaro de eventoj redakti

(pli ĝeneralaj eventoj en la Vikipedia kalendaro)

  • La 17-a de septembro
    • Moskvo: je la 2-00 horo laŭ moskva tempo Stalin legis al germana ambasadoro Schulenburg noton enmanigotan al la pola ambasadoro, kun tuja korekto de tri punktoj, kiuj montriĝis neakcepteblaj por la germana flanko; en radia alparolo de Vjaĉeslav Molotov estis jenaj frazoj: Varsovio ne plu estas ĉefurbo de la pola ŝtato. Neniu konas restadlokon de la pola registaro - la tekston oni tuj poligis en flugfoliojn; komandanto de Belorusa Fronto eldonis erarplenan flugfolion Ĵoldatoj de Pola Armeo! kaj komandanto de Ukraina Fronto: Batu oficirojn kaj generalojn. Ne subiĝu al ordonoj de viaj oficiroj. (...) Kredu al ni! La Ruĝa Armeo de Sovetunio estas via unusola amiko; Kosów: el taglibro de ĉefministro generalo Składkowski: La 10-a horo matene alportis teruran sciigon, kiun momente ni ne volis kredi. Sovetaj armeoj transpaŝis nian landlimon per tankoj kaj post rompo de la rezisto de taĉmentoj de Korpuso de Landlim-Protekto iras okcidenten vokante, ke ili iras batali kun germanoj, por ke la tutan Pollandon ne forprenu; Kovno: armea ataŝeo kolonelo Leon Mitkiewicz notis en sia taglibro: Hieraŭa tago alportis kelke da seriozaj eventoj. Litovio anoncis ĝeneralan mobilizon. Deklaracio de la litova registaro diras, ke ties intenco estas daŭrigo de neŭtraleco kaj ne enmiksiĝo en la konflikton. Kontraŭ Vilno litovoj ne ekiros. (...) Litovoj montriĝis kiel ĝis nun sincera kaj kavalira nacio; ili ne volas ĝisbati grave vunditan Pollandon...; Marŝalo Edward Rydz-Śmigły eldonis direktivon ordonanta al la polaj taĉmentoj retiriĝi al Rumanio kaj Hungario kaj eviti bataletojn kun la sovetaj armitaj fortoj; Varsovio: komandanto de Armeo "Warszawa" generalo Juliusz Rómmel sciigis Superan Komandanton ke ordonis al la komandanto de Area Korpuso Bresto "trakti sovetian armeon kiel aliancitan"; el Kosów prezidento Ignacy Mościcki subskribis mesaĝon al la nacio: Civitanoj! Kiam nia armeo kun senekzempla kuraĝo luktas kontraŭ perforto de la malamiko de la unua tago de la milito ĝis la hodiaŭa tago eltenante premon de la enorma supereco de preskaŭ tuto de la germanaj armitaj fortoj, nia orienta najbaro invadis niajn terojn, perfortante validajn paktojn kaj eternajn principojn de moralo. (...) Pollando aliancita kun Francio kaj Anglio batalas pri justeco kontraŭ maljustaĵo, pri kredo kaj civilizo kontraŭ senanima barbareco, pri bono kontraŭ regado de malbono en la mondo - la teksto estis disaŭdigita vespere per radio de Kuti kaj pere de Londono transdonita al Varsovio post unu tago; Rio-de-Ĵanejro: delegito Tadeusz Skowroński notis: Atingas la finon terura dramo de la historio, tragedio, kian ankoraŭ la mondo ne spertis, realeco al kiu malfacilas rigardi okulojn. Tio, kion ni ĉiam plej multe timis, realiĝis. Rusio perfide ĵetis sin al Pollando. (...) En tiuj cirkonstancoj la batalo dekomence antaŭjuĝita, ni konfrontos la du frontojn. Al ni restas nun morti kun honoro. (...) Rusio komencos tujan sovetigon kaj rusigon de niaj Orientaj Limregionoj (...) ...judoj kun ĝojo ĵetos sin en ĉirkaŭbrakojn de sovetunianoj kaj grava grupo de nia komunismema intelektualaro kun oficistoj, ne dirante jam pri belorusaj kamparanoj, ankoraŭ ĉiam rememorigantaj Rusion; Pittsburg (Usono): prezidanto de usona-ukraina sendependa organizaĵo Aleksander Gronowski deklaris: 50 milionoj de ukrainoj ĝojas pro la germana invado al Pollando kun espero, ke 8 milionoj de ukrainoj en Pollando reakiros liberecon; Parizo: ĉefministro de Francio Edouard Daladier pozitive respondis la demandon de pola eksterafera ministro Józef Beck: ĉu la franca registaro konsentus eventuale doni protektejon al la pola registaro, kian profitis en 1914 la belga registaro; brita gazeto "The Times" difinis la sovetan atakon kiel "bato dorsen".
  • La 18-a de septembro
    • Al okupitaj de Ruĝa Armeo polaj urboj Trembowla kaj Skałat alvenas komandanto de la Ukraina Fronto Semion Timoŝenko kaj membro de Milita Konsilio de la Ukraina Fronto Nikita Ĥruŝĉov; Stanisławów: la loka "Goniec Codzienny" en eksterordinara aldonaĵo publikigis alvokon de la urbestro Franciszek Kotlarczuk, anoncantan eniron dum kelkaj horoj de sovetaj taĉmentoj kaj postulantan konservi "absolutan trankvilon kaj ordon": Ni salutu la enirantajn rusajn soldatarojn - de la frata Slava Nacio - kiel amikojn! Vivu la Slava Komunumo!; Vilno: aperis la lastaj numeroj de "Kurier Wileński" kaj "Słowo" (Vorto), kie en la enkonduka artikolo "Wilno" de Stanisław Cat-Mackiewicz oni povas legi: Ni nur scias: La lastan venkon akiros okcidentaj ŝtatoj kaj nenion kontraŭ tio faros Sovetunio kaj Germanio. Ni povas estis certaj de tiu lasta venko; pro ekscio pri la soveta invado pola verkisto Stanisław Ignacy Witkiewicz sinmortiĝis en Jeziory (Rivna provinco) kaj same Ludwik Biernacki, direktoro de Ossolineum, en Lvovo; prezidento de Pollando Ignacy Mościcki depeŝis de Ĉernivco (Rumanio) kun mesaĝo al la pola nacio
    • L'Osservatore Romano kondamnis agreson de Sovetunio kontraŭ Pollando; al Romo alvenis pola primaso August Hlond - "unua atestanto de la eventoj en Pollando", kiel li mem skribis pri si en la taglibro; Berlino: el instruo por gazetaro de la Propaganda Ofico de Nazia Germanio: Oni konfidence nin informis, ke hodiaŭ posttagmeze, je la 18.00 estos decido pri soveta-germana demarkacia linio en Pollando. En orientitaj rondoj oni premisas, ke konforme la al pli fruaj prikonsideroj ĝi principe ampleksos belorusajn kaj ukrainajn teritoriojn. Disputata en tiu ĉi momento estas ankoraŭ senpera landlimo de Germanio kun Rumanio. Oni povas supozi, ke Lvovo estos rusa. Koncerne Vilnon, la lasta vorto ankoraŭ ne aperis. Deziro de la germana flanko estis, ke litovoj tien eniru. Pro nedecidemo de la litova registaro tio ne okazis. (...)
  • La 19-a de septembro
    • Varsovio: en sia ĉiutaga perradia alparolo Stefan Starzyński respondis interalie al la mesaĝo de prezidento de Pollando Ignacy Mościcki el la 17-a de septembro: Jes, Sinjoro Prezidento - kie ajn vi estas - mi ebeeme raportas, ke la pola nacio ne perdis harditecon de la spirito, dignon kaj fieron. La popolo scipovas defendi sian honoron - en malfacilaj cirkonstancoj de bombado heroe persistas kaj persistos. Ni atendas klarigojn koncerne agadon de sovetoj. Kontraŭdiroj de komunikoj ne hezitigos nian fidon. Ni pacience atendas, restas ĉe la postenoj kaj senflekseble kredas, ke la helpo de Anglio kaj Francio estos rapida kaj efika kaj permesos protekti de bombado milojn da virinoj, maljunuloj kaj infanoj; en sia ĉiutaga alparolo subkolonelo Wacław Lipiński konstatis: Varsovio do, oni povas diri, iĝis batalcentro de la lando (...) Oni klare vidas, ke ni konfrontas du akaparajn kaj aneksemajn imperialismojn, kiuj senkonsidere de la plej elementaj moralaj ordonoj, brutale klopodas realigi siajn celojn; "Dobry Wieczór! Kurier Czerwony" (Bonan Nokton! Ruĝa Kuriero) presis artikolon Ne maltrankviliĝu. Baldaŭ parolos Starzyński kaj Lipiński, en kiu oni povas legi: Hodiaŭ ĉi tiuj homoj markas taghoraron de varsovianoj. Varsovio vivas de la unua al la dua alparolo; apud Wólka Węglowa dum sturmo de la 14-a regimento de kavalerio, komandata de kolonelo Edward Godlewski, malfermanta vojon al la sieĝita Varsovio por restaĵoj de la Armeo "Poznań", mortfalis kaj vundiĝis ĉ. 90 ulanoj (ĉirkaŭ 20% de la regimento) - en la mondon tiutempe iris troiga priskribo de itala milita korespondanto Mario Appelius, diranta pri "la lasta ago de kolektiva sinmortigo"; Krakovo: la unua konspira revuo aperis: "Polska Żyje" (Pollando Vivas), eldonata de grupo "Silesia", enironta en 1940 la Asocion de Armita Batalado; en ĉ. 10 lokoj mortfalis batale komandantoj de polaj taĉmentoj, en Drużkopole apud Lvovo ukrainaj naciistoj murdis majoron de rezervo Tadeusz Ruge, partoprenanton de la ribelo de Grandpolujo, pola-bolŝevika milito kaj portempan prezidanton de Poznań
    • Parizo: pola ambasadoro Juliusz Łukasiewicz per radio diris: Kadre de la ĝenerala milito, kiun kaŭzis la germana avidemo, nin trafis la plej peza tasko. (...) Kun fiero ni povas konstati, ke nia germana malamiko utiligis sur la pola teritorio signifan parton de siaj homaj kaj materiaj fortoj , malkaŝis sekreton de siaj batalmetodoj kaj la tutan politikan fiecon. Per strebo transiranta limojn de homaj eblecoj ni deŝiris en okuloj de la tuta mondo la maskon de la vera vizaĝo de Germanio. Perfida enpaŝo de Rusio devigis Sinjoron Prezidenton sekurigi simbolon de suvereneco de la Respubliko en la maniero, ne la unuan fojon okazanta en historio de la nia kaj aliaj nacioj, kiam oni provizore perdis la ŝtatan teritorion, sed invadintoj spertis fine hontindan malvenkon; Moskvo: laŭ notoj de ambasadoro de Nazia Germanio Friedrich von der Schulenburg Molotov substrekis, ke la komenca tendenco ĉe la sovetia registaro kaj persone ĉe Stalin por permesi ekziston de stumpa Pollando, komencis cedi al disdivido de Pollando laŭ la linio Pissa-Narevo-Vistulo-San; Vatikano: "Osservatore Romano" (la tekston transdonis ankaŭ Radio Romo): Pollando ne povas perei. (...) Pollando meritas duoblan vivon, ĉar defendas sin en du frontoj. Ĉiuj homoj, kiuj ligiĝas en la sama sankta katolika kredo, sankte kredas la venkon, kredas, ke la danĝero minacanta Pollandon, samtempe minacas al katolikismo en Eŭropo kaj en la mondo; en radiodepeŝo de la brita nacio al Varsovio: La tuta mondo admiras kuraĝon de Varsovio. Ankoraŭfoje Pollando iĝis viktimo de rabema najbara nacio. Ankoraŭfoje pere de heroaj bataloj Pollando iĝis standardisto de la libereco en Eŭropo. Ni, viaj aliancanoj batalos pri revenigo de via libereco - responde al la brita depeŝo Stefan Starzyński dankis al la brita nacio kaj denove alvokis aliancanajn registarojn de Britio kaj Francio kun la demando kiam la brita-franca helpo estos donita; brita registaro responde al Vjaĉeslav Molotov deklaris ke ĝi plu agnoskas la polan registaron kiel legitiman regopovon; ambasadoro de Britio en Moskvo konsentis reprezenti polan ŝtaton; en Munkács sinmortigis vojevodo de Lvovo, rezerva majoro d-ro Alfred Biłyk, por savi la honoron, kaj ne pasive vivi kiel internigito dum la tuta milito
  • La 20-a de septembro
    • Post la 19-a de septembro estis arestita kaj deportita de soveta NKVD Witold Abramowicz, la unua prezidanto de Vilno, pereinta en nekonataj cirkonstancoj; Varsovio: en kelkfoje ripetata de radio alvoko al brita Labour Party kaj presita en "Robotnik" (Laboristo) Mieczysław Niedziałkowski diris: Ni batalas en tre malfacilaj kondiĉoj. Ni petas kun la tuta premo pri plirapidigo de la helpo; en Ołyka (proksime al Lucko) sovetaj regopovoj arestis Janusz Radziwiłł - imrovizita "popola juĝejo" voĉdonas por liberigo, nur 2 personoj el ĉ. 100 - por pafmortigo, malliberigata interalie en Rivno kaj Kievo revenis al Varsovio decembre 1939 kune kun sia filo liberigita de internigejo Kozelsk
    • Rumanio: Craiova: en sia lasta ordono de Rumanio al la pola armeo Supera Komandanto marŝalo Edward Rydz-Śmigły skribis interalie: Bolŝevika invado okazis dum manovro de nia soldataro, kies celo estis koncentriĝo en sud-orienta parto de Pollando. (...) Pafoj de la Korpuso de Landlim-Protekto al bolŝevikoj transirantaj la landlimon konfirmis ke ni libervole ne redonos nian teritorion. (...) Oni devas premi la dentojn kaj persisti. La situacio ŝanĝiĝos, la milito ankoraŭ daŭras. Vi ankoraŭ batalos por Pollando kaj revenos al ĝi portante la venkon; en Bicaz prezidento Ignacy Mościcki subskribis disponon pri indiko de sia anstataŭanto generalon Bolesław Wieniawa-Długoszowski, nuligante la pli fruan pri Edward Rydz-Śmigły; Moskvo: popola komisaro pri defendo Boris Ŝapoŝnikov kaj germana armea ataŝeo generalo Kostring subskribis sovetan-germanan protokolon pri movigo de la taĉmentoj de ambaŭ flankoj por atingi demarkacian linion Pisa-Narevo-Vistulo-San
  • La 21-a de septembro
    • Vatikano: el taglibro de la pola primaso August Hlond: Itala gazetaro eksteraŭde fia kaj perfida, traktas la polan aferon ekskluzive laŭ hitlerisma vidpunkto. La veneno ensorbiĝis en mensojn. Mi eĉ renkontas ekleziajn altrangulojn pensantaj per la kapo de Goebbels. Komprenante nek la germanan animon, nek esencajn intencojn de Hitler, nek liajn planojn de la monda hegemonio, nek imperiisman spiriton de naziismo, multaj loĝantoj de Romo naive opinias ke Pollando saviĝus per cedo de Pomerio al Hitler; Riond Bosson (Morges): Ignacy Jan Paderewski subskribis alvokon al la mondopinio: Oni devus akcepti la neeviteblan militon por savo de la tuta mondo, savo de kristanismo kaj ties civilizo, savo de libereco de la homo kun ties persona digno kaj la homa honoro. Malnobla alianco de du despotismoj estis stampita per krima bato al malfronto de nia soldataro; sukcesa dutaga kontraŭstaro, malgraŭ perdoj, al sovetaj invadintoj dum la heroa defendo de Grodno — la Ruĝa Armeo perdis ĉirkaŭ 800 soldatojn, en tio vunditojn kaj perdiĝintojn, kaj ĉirkaŭ 20 tankojn — malfruvespere ĝi venĝe komencis pafmortigi dum du tagoj ĉirkaŭ 300 defendantojn de la urbo (poste mortigataj dum provo trairi proksiman landlimon kun Litovio por tie batali ekde la 16-a vivjaro); en BBC la gvidanto de Labour Party Arthur Greenwood deklaris: Mi deklaras nome de laborista klaso de Britio kaj ties ĉiuj dominioj, ke la afero de Pollando estas afero de la honoro de laboristoj de la tuta mondo, ke la Brita Imperio batalos, senkonsidere de viktimoj, ĝis plena likvido de hitlerismo kaj enkonduko de ordo en la homa socio. Ĉi foje ne estos indulgo. Ĉi foje ni estos senkompromisaj... Sciu tiu ŝajna "socialisma" Sovetunio, ke proletoj de ĉiuj landoj neniam forgesos la malnoblan perfidon, faritan rilate al Pollando - la tekston venontan tagon publikigis "Laboristo"
  • La 22-a de septembro
    • Komandantoj de soveta armeo informis, ke ĝis tiu ĉi tago oni enprizonigis 120 mil polajn soldatojn; Rigo: registaro de Latvio konsideris polan diplomatiejon neekzistanta; nombro de internigitaj en Rumanio polaj soldatoj kaj oficiroj kreskis al 20 845 personoj; komandantoj de soveta armeo informis, ke ĝis tiu ĉi tago oni enprizonigis 120 mil polajn soldatojn
  • La 23-a de septembro
    • Berlino: en memorando pretigita antaŭ germanaj-sovetaj interparoloj estinta ambasadoro de Tria Regno en Pollando Hans von Moltke konstatis, ke kaze de kreo de rudimenta pola registaro okcidente de la linio Grodno-Przemyśl estus ebla pola registaro, kiu povus packontrakti: "Prudentaj poloj devus kompreni (...), ke ili povas reakiri teritoriojn okupatajn de la Ruĝa Armeo nur kun nia helpo" (...) Se la projektata rudimenta ŝtato estus limigita oriente de la linio Vistulo-San formiĝo de la registaro estus neebla, ĉar "ne estus jam impulso por utiligi la lastan ŝancon savi teritoriojn troviĝantaj oriente" - Moltke indikis ununuran personon kapablan ĉefministri, generalon Kazimierz Sosnkowski;
  • La 26-a de septembro
    • El taglibro de stabestro de germanaj landaj armeoj generalo Franz Halder: Negoco kun Moskvo pri interŝanĝo de germanoj el Volinio al ukrainoj kaj judoj. 400 germanaj funkciuloj estas irontaj al Rusio. 1000 rusaj funkciuloj venos al teritorio de komandantaro "Oriento" (al Pollando). Tie ili restos 4 semajnojn. Ilin observos homoj de Himmler (spionado)

(...)

  • La 3-a de oktobro
    • Mościska: en malsanulejo mortis serioze vundita apud Iłowo komandanto de la 7-a Regimento de Lublinaj Kavalerianoj subkolonelo Marian Skrzynecki - arestita civile de ukraina batalgrupo en vilaĝo Krukienice kaj kondamnita al mortpuno, poste antaŭ ekzekuto pripafita kaj en senespera stato veturigita al malsanulejo; Lvovo: NKVD arestis divizian generalon en rezervo Kazimierz Dzierżanowski - mortis en malliberejo en Kievo
  • La 9-a de oktobro
  • La 2-a de novembro
    • Post unu kaj duonmonata paŭzo, kaŭzita de la soveta okupado, aperis "Kurier Wileński", redaktata de Józef Święcicki.

1940

  • 17.09. En la unua datreveno de la invado de la Ruĝa Armeo al Pollando revuoj de Lvovo kaj Moskvo aperigis vastajn artikolojn de pola komunistino Wanda Wasilewska; soveta militista gazeto "Krasnaja Zvezda" informis pri malliberigo septembre 1939 de 12 polaj generaloj, pli ol 8 mil oficiroj kaj pli ol 200 mil suboficiroj kaj soldatoj

Interesaĵoj redakti

La 1-an de septembro 2016 juĝejo en Permjo (Rusio) kondamnis al monpuno je 200 mil rubloj Vladimiron Luzgin, kiu la 20-an de decembro 2014 republikigis artikolon "15 faktoj pri la banderanoj aŭ Pri kio silentas la Kremlo" en la interkona retejo VKontakte. La teksto interalie asertis ke Sovetunio kaj Nazia Germanio kune komencis la Duan Mondmiliton atakinte Pollandon kaj ke naziismo kaj komunismo kunlaboris en tiu tempo. Li estis akuzita pri publika neado de la faktoj, konfirmitaj de la verdikto de la Nurenberga tribunalo kaj disvastigo de falsaj informoj pri la agado de Sovetunio dum la Dua Mondmilito. Publika rehabilitado de naziismo estas malpermesita en Rusio laŭleĝe (parto 1 de la artikolo 354.1 de la Krima Kodekso de Rusio)[1].

Biliografio redakti

  • Sławomir Dębski, Między Berlinem a Moskwą. Stosunki niemiecko-sowieckie 1939-1941 (Inter Berlino kaj Mosko. Germanaj-sovetiaj rilatoj 1939-1941), Warszawa 2007 (2-a korektita eldono), Wyd. Polski Instytut Spraw Międzynarodowych, ISBN 978-83-89607-08-9.
  • Marek Kornat, Polska 1939 roku wobec paktu Ribbentrop_Mołotow. Problem zbliżenia niemiecko-sowieckiego w polityce zagranicznej II Rzeczypospolitej (Pollando de 1939 rilate al la pakto Ribbentrop-Molotov. Problemo de la germana-sovetia proksimiĝo en eksterlanda politiko de la Dua Pola Respubliko), Warszawa 2002, Wyd. Polski Instytut Spraw Międzynarodowych, ISBN 83-915767-2-8.
  • Grażyna Korneć, Początki okupacji Kresów Wschodnich przez Związek Sowiecki (1939-1941) (Komencoj de la okupado de orientaj Limregionoj flanke de Sovetunio (1939-1941)) en: Wschodni Rocznik Humanistyczny, t. IV 2007.
  • Karol Liszewski (Ryszard Szawłowski), Wojna polsko-sowiecka 1939 (Pola-sovetia milito 1939), Londono 1986, eld. Polska Fundacja Kulturalna, ISBN 0-85065-170-0.
  • Jerzy Łojek, Agresja 17 września 1939. Studium aspektów politycznych (Agreso de la 17-a de septembro 1939. Studo de politikaj aspektoj), Instytut Wydawniczy „Pax”, Warszawa 1990, ISBN 83-211-1410-5.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Максим Стругов (30-06-2016) Ссылка в Нюрнберг (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 11-05-2020. Alirita 01-09-2020.