Soylent (trinkaĵo)

Tiu artikolo temas pri artefarita totala dietanstataŭaĵo. Por aliaj uzoj, vidu Soylent (apartigilo)

Soylent
drink mix • meal replacement • varomarko vd
Dum 2013 - nekonata/nuntempe
Fondintoj John Coogan vd
Sidejo Los-Anĝeleso
Lando Usono
TTT Oficiala retejo
vdr

Soylent (Sojlento) estas nutriga trinkaĵo, kies dezajno inkluzivas ĉiujn nutraĵojn kiujn bezonas plenkreskita homo. Tiucele, tradiciajn manĝaĵojn oni povas anstataŭigi. La recepton ellabboris programisto kaj softvaristo Rob Rhinehart. Li esploris la nutraĵajn bezonojn de plenkreskituloj kaj la recepton preparis per mem-eksperimentado kaj surrete kaj legante lernolibrojn kaj sciencajn gazetojn[mankas fonto].

Komerce haveblan version de Sojlento financis amasfinancada kampanjo en Tilt kaj entreprenistaj investoj, kiuj per si mem levis pli ol 3,500,000 da usonaj dolaroj por kroma esplorado kaj modifo de la formulo.[1]

La unuaj sendaĵoj de usonaj mendoj komenciĝis en la unua semajno de majo 2014. La nomo de la produkto estas interna ŝerco surbaze de la sciencfikcia romano de 1966 de Harry Harrison nome "Make Room! Make Room!" kvankam ofte asociite kun ĝia filmadaptigo de 1973 nome "Soylent Green", en kiu la futureca manĝaldonaĵo "Soylent Green" estas farita de homaj restaĵoj[mankas fonto].


Proceso redakti

La 13-an de aŭgusto 2015, neprofitcela media kaj sana observejo As You Sow anoncis intencon procesi la farantojn de Soylent, trovinte ke la produktaĵo enhavas malhelpajn kvantojn da plumbo kaj kadmio.[2]

Referencoj redakti