SpaceShipThree estas proponita orbitanta kosmoaviadilo evoluigota de Virgin Galactic kaj Scaled Composites, se KosmoŜipoDu sukcesos je suborbita nivelo.

Fruaj raportoj el 2005 indikis ke ĝi kapablos orbiti, kaj eble endokiĝi kun kosmostacioj. La firmao en 2008 do reviziis tion kaj celis rapidegan suborbitan flugon inter du punktoj (du horoj inter Londono kaj Sidnejo).