Space Jam

Space Jam estas usona realviva animacia prisporta komedia filmo de 1996 en kiu stelulas la ludisto de korbopilko nome Michael Jordan kaj kiu prezentas la kartunajn rolulojn de Looney Tunes. Tiu filmo estis produktorita de Ivan Reitman, kaj reĝisorita de Joe Pytka, kun Tony Cervone kaj Bruce W. Smith kiel direktoroj de animacio. Nigel Miguel estis teknika konsilisto pri korbopilko.[1]

Space Jam
filmo • aktora-movbilda filmo
Originala titolo Space Jam
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 15 nov. 1996
Ĝenro interseriaĵo, porinfana filmo, komedia filmo, fantasta filmo, sportfilmo
Kameraado Michael Chapman
Reĝisoro(j) Joe Pytka • Tony Cervone • Bruce W. Smith
Produktisto(j) Ivan Reitman • Joe Medjuck • Daniel Goldberg
Scenaro Timothy Harris
Filmita en Long Beach
Loko de rakonto Nov-Jorko • Moron Mountain • Looney Tune Land
Muziko de James Newton Howard
Rolantoj Michael Jordan • Wayne Knight • Theresa Randle • Eric Gordon • Penny Bae Bridges • Brandon Hammond • Thom Barry • Bill Murray • Larry Bird • Charles Barkley • Patrick Ewing • Muggsy Bogues • Larry Johnson • Shawn Bradley • Ahmad Rashad • Del Harris • Vlade Divac • Cedric Ceballos • Paul Westphal • Danny Ainge • Alonzo Mourning • A. C. Green • Pervis Ellison • Charles Oakley • Derek Harper • Jeff Malone • Anthony Miller • Sharone Wright • Patricia Heaton • Albert Hague • Jim Wise • Brad William Henke • Charles Hallahan • Connie Ray • Dan Castellaneta • Bill Wennington • Jim Rome • Manner Washington
Produktinta firmao Northern Lights Entertainment
IMDb
vdr

Prezentitaj en kinejoj fare de Warner Bros. laŭ la etikedo de Family Entertainment la 15an de Novembro 1996,[2] la filmo rakontas fikcian alternativan historion pri tio kio okazis inter la dekomenca retiriĝo de Jordan el la NBA en 1993 kaj lia reveno en 1995, en kiu li interplektiĝas en okazaĵoj kun Bugs Bunny kaj liaj amikoj. Space Jam iĝis No. 1 en Usono kaj enspezis ĉirkaŭ 230 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde, iĝante la plej enspeza filmo pro korbopilko el ĉiuj tempoj.

Referencoj redakti

  1. "Belize has new Films Commissioner", channel5belize.com, 11a de Februaro 2009. Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Detail view of Movies Page. Alirita 12a de Decembro 2016.

Eksteraj ligiloj redakti