La sparkbobeno estas induktobobeno, kiu estas parto de la ilaro necesa por ekbruligi la kunpremitan miksaĵon fuelo/aero en benzinmotoro. La tasko de la bobeno, estas plialtigi la tension je la elektrodoj de la sparkilo al valoro de kelkmiloj da voltoj, por estigi sparkon, kiu ekbruligas la miksaĵon benzino/aero.

Sparkbobeno de aŭto

Funkciado redakti

La sparkbobeno konsistas el du bobenoj troviĝantaj sur la sama ferkerno. La primara bobeno kun malmultaj volvoj estas konektita al la baterio per la ekbruliga ŝlosilo kaj per interrompilo. La sekundara bobeno kun miloj da volvoj estas konektita al la elektrodoj de la sparkilo. Kiam la cirkvito de la primara bobeno estas fermita, ĝi estas trafluata per sufiĉe granda kurento. Tio produktas fortan magnetan kampon en la ferkerno. Tiu magneta kampo efikas ankaŭ en la sekundara bobeno. Kiam la interrompilo malfermas la cirkviton, la kurento en la primara bobeno nuliĝas kaj la magneta kampo rapide malpliiĝas. Sekve la magneta flukso en la ferkerno malpliiĝas. Pro la multaj volvoj la ŝanĝo de magneta flukso estigas en la sekundara bobeno aparte altan tension, egala al kelkaj miloj da voltoj. Tiel alta tensio jonigas la gason tra la elektrodoj de la sparkilo kaj estigas sparkon, kiu ekbrulas la miksaĵon fuelo/aero.

 
Klasika ilaro por ekbruligo de kvarcilindra motoro
contact breaker=interrompilo distributor=distribuilo
 
Konekto de sparkbobeno:Lp primara, Ls sekundara, S interrompilo, bougie=sparkilo

Bibliografio redakti