Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj

Jen listo de Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj:

  • IAAE Internacia Atomenergi-Agentejo (angle IAEA International Atomic Energy Agency, france AIEA Agence internationale de l'énergie atomique)
    • Sidejo: Viena Internacia Centro, POB 100, AT-1400 Vieno. Starigo: Konferenco en Novjorko okt. 1956, efektivigo julio 1957. Organizo: Ĉiujara ĝenerala konferenco; Konsilio de la guberniestroj de 35 membroj; Ĝenerala Sekretario. 122 membroŝtatoj.
    • Celo: akceli la pacan uzadon de atomenergio. Starigi normojn de radiologia kaj media protekto kaj sekurec- kaj protekt-disponojn por la loĝantaro. Servi kiel peranto por kernmaterialo. Favorigi la interŝanĝon de priatomaj konoj kaj preventi la deturnadon de fendebla materialo kaj militcelajn atom-instalaĵojn. Apliki la garantiojn en la kadro de la traktato pri nedisvastigo de atomarmiloj.
  • IAD Internacia Evoluiga Organizaĵo (angle IDA International Development Association, france AID Association internationale pour le développement)
    • Sidejo: 1818 H Street, N.W. Vaŝingtono DC 20433, Usono. Starigo: sept. 1960, filio de la IBRD kaj havas la saman estraron kaj saman prezidanton kiel la IBRD. 139 membroŝtatoj.
    • Celo: kreditoj por disvolvado je 35 aŭ 40 jaroj sen interezoj.
  • IBRD Internacia Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado (Monda Banko) (angle IBRD International Bank for Reconstruction and Development - World Bank, france BIRD Banque internationale pour la reconstruction et le développement - Banque mondiale)
    • Sidejo: Vaŝingtono. Starigo: 1945, devena de la Konferenco de Bretton Woods, julio 1944. Organizo: Asembleo de la (1996) 177 membroŝtatoj; Konsilio de la guberniestroj, kunvenanta ĉiujare, delegas parton de siaj povoj al mastrumantoj (24 membroj: 5 reprezentantaj la 5 ŝtatoj kun plej granda partopreno kaj 17 elektitoj de la 172 aliaj ŝtatoj).
    • Celo: financi, en siaj plej malprosperaj ŝtatoj, projektojn aŭ programojn de ekonomia disvolvado kaj alĝustig-programoj per pruntoj al la registaroj, al publikaj organismoj aŭ al privataj entreprenoj, kun garantio de la interesata registaro.
  • ONA Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (angle FAO Food and Agriculture Organization, france FAO Organisation pour l'alimentation et l'agriculture)
    • Sidejo: viale delle Terme di Caracalla, IT-Romo 00100.

Vidu ankaŭ redakti