En biologio, specikomplekso estas grupo de tre proksime rilataj specioj kiuj estas tre similaj laŭ aspekto ĝis grado ke la limoj inter ili estas ofte neklaraj. Terminoj foje uzataj sinonime ser kun pli precizaj signifoj estas: kripta specio por du aŭ pliaj specioj kaŝitaj sub unu specinomo, parencaj specioj por du kriptaj specioj kiuj estas la plej proksimaj parencoj unu de alia, kaj speciaro por grupo de tre proksime rilataj specioj kiuj loĝas en la sama habitato. Kiel neformalaj taksonomiaj rangoj, ankaŭ specigrupo, specikuniĝo, kaj superspecio estas foje uzataj.

La genro de papilioj nome Heliconius enhavas kelkajn speciojn tre malfacile apartigeblaj.

Du aŭ pliaj taksonoj iam konsideritaj samspeciaj (de la sama specio) povas poste esti subdividataj en infraspeciaj taksonoj (taksonoj ene de specio, kiaj bakteriaj stamoj aŭ plantaj varioj), sed tio ne estas specikomplekso.

Specikomplekso estas en plej okazoj monofiletika grupo kun komuna praulo, kvankam estas esceptoj. Ĝi povas reprezenti fruan stadion post speciigo, sed povas ankaŭ esti separata dum longa tempoperiodo sen evoluigi morfologiajn diferencojn. Hibridospeciiĝo povas esti komponento en la evoluo de specikomplekso.

Specikompleksoj estas en ĉiaj grupoj de organismoj. Ili estas identigitaj per rigora studado de diferencoj inter individuaj specioj, kiu faras uzadon de malgrandaj morfologiaj detaloj, testoj de reprodukta izolado, aŭ metodoj bazitaj sur DNA kiel molekula filogenetiko aŭ DNA strikodo. La ekzisto de tre similaj specioj povas kaŭzi ke lokaj aŭ tutmondaj specidiversecoj estas subkalkulitaj. Rekono de similaj sed distingaj specioj estas grava por malsanevito kaj plagokontrolo, kaj en konserva biologio, kvankam dividolinioj inter specioj povas esti malfacilaj.