Specimeno (muziko)

Specimeno ( an: pattern) estas koncepto, per kiu la lingvouzo de muzikistoj kaj komponistoj nomumas ritman strukturon.

Frapinstrumentistoj ludas specimenojn sur unu el la eroj de la frapinstrumentaro, sed povas generi specimenon ankaŭ per pluraj elementoj. Ankaŭ kune eksonaj frapo- kaj melodio-instrumentoj kune povas generi specimenon. Ekzemple variaĵoj de la klaveo, kiu ja mem estas specimeno, estas uzataj en multaj stiloj, ekz. ankaŭ en la afrika muziko. Je tio temas pri neŝanĝita ripetado de samlongaj periodoj.

Etna muzikscienco uzas la koncepton. Ĝi distingas specimenojn laŭ la nombro de pulsbatoj: en afrika muziko superregas malgrandaj nombroj, du, tri aŭ kvar batoj. Jen almenaŭ du estas interkroĉataj. Malsamnombraj specimentoj ŝoviĝas kontraŭdirekten dumpase de muzikado, simile al akustika ŝvebado. Ĉar afrikaj tamburoj (ĝembeoj) povas havi malsamajn tonojn, ne nur ekestas ritmaj formoj, sed ankaŭ melodiaj per la forŝovado de la pezocentroj kaj kunsonaĵoj.

En elektrona muziko la koncepto havas la saman signifon. Programita specimeno ankaŭ estas plurfoje ripetata. Minimumisma muziko ofte baziĝas sur la kontinua ŝanĝo de tiaj specimenoj. Je etaj tempaj forŝovadoj de la specimenoj en malsamaj voĉojinstrumentoj ekestas tiel nomata fazo. Ĉi tiun komponteknikon oni nomas defaziĝo.
La plej konataj komponistoj, kiuj verkis per elektronaj specimenoj, estas Steve Reich, Terry Riley kaj Philip Glass.


Eksteraj ligiloj redakti