Spektoradego

amuza atrakcio

Spektoradegoradego de Ferris (foje ankaŭ nomata granda rad(eg)ogiganta rad(eg)o) estas konstruaĵo, kiu konsistas el granda vertikala radego kun pasaĝeraj gondoloj, kiuj estas fiksitaj ĉe la rando.

Spektoradego ĉe Oktoberfest

Spektoradegoj estas ofta atrakcio en atrakci-parkoj, sed ankaŭ povas esti parto de kutimaj urbaj parkoj kaj publikaj lokoj. Tiuj radegoj kutime kapablas porti ĉirkaŭ 50-100 homojn.

Historio redakti

 
Desegnaĵo el la 17-a jarcento, kiu montras antaŭulon de modernaj Spektoradegoj.

La vojaĝaj notoj pri la vizito de la bulgara urbo Phillippopolis (nuntempe Plovdiv) la 16-an de Majo 1620 de la brita vojaĝemulo Peter Mundy, 1608–1667, enhavas la priskribon kaj ilustraĵon de "Kelkaj tipoj de balanciloj, kiujn oni uzas por ĝojigi publikon dum la festo de Biram" en la Otomanaj Balkanoj. Inter tiuj "malplej danĝera kaj problema" nur por infanoj estas la spektoradego "kvazaŭ la radego de la gruo ĉe Customhowse Key", kie la pasaĝeroj balancis en malgrandaj maŝoj, foje sidante, foje pendanta je diversaj anguloj. La ilustraĵo ĉi tie prezentas iom alian, turkan dizajnon, kiu plej verŝajne celis jam plenkreskulojn. Similaj radegoj ekzistis ankaŭ en tiutempa Britio.[1]

La dua spektoradego, kiu havis la altecon de 65 metroj (213 futoj) kaj datiĝas de 1897, estas la Wiener Riesenrad en Viena Prater, en la dua kvartalo de Leopoldstadt. Ĝi estis kreita de Hubert Cecil Booth por Internacia Ekspozicio en Vieno.

Londono, Unuiĝinta Reĝlando posedis sian propran gigantan radon, kiu estis konstruita ĉe Earls Court en 1895 kaj estis intence farita plej simila al la origina radego en Ĉikago. La radego funkciis ĝis 1906, ĝis kiam ĝi portis pli ol 2.5 milionojn pasaĝerojn. Ĝi estis konstruita de du junaj Aŭstraliaj inĝenieroj kun la nomoj Adam Gaddelin kaj Gareth Watson, kaj estis la unua el pli ol 200 radegoj, kiujn ili poste konstruis.

Por la Pariza Ekspozicio de 1900 estis konstruita la tiel nomata 'Grande Roue', kun similaj dimensioj kaj aspekto. Ĝi estis detruita en 1937. La radego havis 40 ĉarojn (konstraste al 36 en Ĉikago), kaj estas klare videbla sur la fotoj Pariza Ekspozicio.[2]

Ferris-radego redakti

 
La origina Ferris-radego en Ĉikago, 1893

Unu el la patentaj nomoj por Spektoradegoj estas la nomo "Ferris radego", laŭ George Washington Gale Ferris.[3] Li diplomiĝis en Rensselaer Polytechnic Institute kaj laboris kiel ponto-inĝeniero en Pittsburgh. Li komencis sian karieron ĉe fervojo, sed poste pro intereso ŝanĝis ĝin al ponto-konstruado, li fondis propran firmaon kun la nomo G.W.G. Ferris & Co., kiu testis kaj esploris metalojn por fervojo kaj ponto-konstruado.

Ferris desegnis kaj konstruis la unuan radegon, kiu estas 264 futojn (80 metrojn) alta, por la Internacia Kolumbia Ekspozicio en Ĉikago en 1893. La radego estis planita kiel rivalo al la Turo de Eiffel, la ĉefa evento de Pariza Ekspozicio. Tiu, la plej unua radego, kapablis porti 2 160 homojn. La radego de Ferris estis la plej granda atrakcio de Kolumbia Ekspozicio, pli ol 250 futojn alta, ĝi estis movata per du 1000 HP vaporaj motoroj. Estis 36 ĉaroj, ĉiu el kiuj havis lokon por 60 homoj (40 sidantaj kaj 20 starantaj). Du turniĝoj de la radego daŭris 20 minutojn, dum la unua turniĝo oni faris 6 haltigojn por el- kaj enlasi pasaĝerojn, la dua turniĝo estis senhalta. La bileto por du turniĝoj kostis 50 cendojn.

La radego estis dufoje translokita post la ekspozicio kaj finfine neniigita (per kontrolita eksplodo) en 1906 post kiam oni uzis ĝin ĉe St.Luis Ekspozicio en tiu jaro. Kun la pezo de 70 tunoj, ties akso estis la plej granda ŝtala forĝaĵo de sia tempo. Ĝi estis 26 etaĝojn alta, tamen tio estis nur ĉirkaŭ kvarono de la alteco de Eiffel-Turo.[4]

Sekciojn de tiu radego de Ferris estis uzitaj por konstrui la ponton trans la rivero Kankakee, proksimume 45 mejlojn pli suden de Ĉikago, norde de Tefft, Indiana.[5]

La principo de funkciado redakti

Spektoradegoj estas konstruaĵoj el ŝtalo, kiuj enhavas kvar oblikve starigitaj apogojn, kiuj kuniĝas ĉe radegnabo, kiu ne estas konektita al motoro. Tiu nabo portas la tutan pezon de spektoradego. La motorigo okazas pere de elektromotoroj, kiuj troviĝas dekstre kaj maldekstre de la ŝarĝo-tereno kaj kiuj transmisias la turniĝon al la rando de radego. Ekzistas tri variantoj de Spektoradegoj.

  • Stacionaraj radegoj

Ĉe stacionaraj radegoj oni elkavas sufiĉe multe da grundo por starigi la fundamenton, kiun oni enbetonigas en la grundon. Pere de tio ebligas konstrui radegojn kun la alteco ĝis 160 metroj.

 
Transportebla spektoradego en Britio
  • Transporteblaj radegoj kun fundamenta piedumo

Ĉe tiu tipo de radego oni unue starigas la fundamentan piedumon kaj pezigas ĝin per balasto el betono aŭ pere de specialaj akvujoj. Poste oni starigas radegon sur tiun piedumon. Pere de tio eblas starigi radegojn ĝis 60 m altajn. La starigaj laboroj daŭras 3-4 tagojn. Oni nepre bezonas altajn aŭtogruojn.

  • Transporteblaj radegoj sur kromĉaro

Tri transportajn kromĉarojn oni plej unue starigas unu ĉe la alian kaj firme kunfiksas. Pere de hidraŭliko memstare leviĝas kvar apogiloj. La nabo estas metita pere de argano. La starigo eblas dum 1-2 tagoj. La pinta alteco estas 40 metroj. En unu versio kun 4 transportaj kromĉaroj po 50 tunoj estis atingita la alteco de 50 metroj.

Duoblaj kaj trioblaj radegoj redakti

 
Tiu ilustraĵo el la usona patento 1,354,436 montras la variaĵon de spektoradego kun glisantaj gondoloj. Ĝi estis konstruita ĉe Coney Island en 1920-aj jaroj kaj plu funkcias en la miraklo-parko de Deno. La kopio de tiu radego troviĝas en la Disney-a parko en Kalifornio.

Ekde la mezo ĝis la fino de 1970-aj jaroj la ĉemarborda enterpreno Intamin AG inventis torditan spektoradegon. Uzante la longajn brakojn por teni la radojn, oni inventis la metodon ŝarĝi kaj malŝarĝi spektoradegon pli rapide, ol antaŭe. En 1976, 2 radegoj kun la nomo "Sky Whirl" ("Ĉielaj vorticoj") estis enoperaciigitaj en la parko Great America ĉe Marriott (IL, CA) kaj estis la unuaj trioblaj radegoj. La trioblaj radegoj estis konektitaj al tri longaj brakoj, kiuj estis muntitaj je la sama distanco unu de la alia en la cirklo ĉirkaŭ la centra turo. Dum ŝarĝante kaj malŝarĝante pasaĝerojn, ĉiuj 3 brakoj turniĝas ĝis unu brako atingas la terenon por ŝarĝo kaj la hidraŭlika sistemo klinas la brakon ĝis la tero.

Du-braka versio kun la nomo "Zodiac" ankaŭ estis instalita en la parko Kings Island en Ohio kaj en la Hersheypark en PA sub la nomo "Giganta Rado". La duoblaj radegoj estis konektitaj al la longa, rekta brako. La brako estis muntita en la centro de la centra turo. Kiam la hidraŭliko klinis unu flankon, la alia aŭtomate leviĝis. Tiu radego "Zodiac" estis relokita al Aŭstralio, sed fermita en 2004.

Ĉiuj modeloj posedis gondolojn por 8-10 pasaĝerojn. Tiuj estis kroĉitaj al la radegoj per ĉenoj. Kiam la radego estis en la ŝarĝebla pozicio, ĝi fariĝis horizontala kaj ĉiuj gondoloj povis esti ŝarĝitaj samtempe. Kiam la brako estis levita aŭ rotaciita, la radego estis remetita al la vertikala pozicio kaj aspektis tute same kiel kutima spektoradego, sed nur multe pli alta super la tero.

Konataj stacionaraj radegoj redakti

 
Wiener Riesenrad
 
London Eye
 
Roue de Paris
 
Steiger-Riesenrad
 
Around the world dum konstruado
 
Spektoradego sur la kajo en Ocean City, New Jersey, Usono.
 
Sziget Eye (Budapest) 2014

Unu el la plej konataj radegoj estas "Wiener Riesenrad" en Prater de Vieno. Ĝi estis konstruita en 1897 okaze de la festo de 50-a datreveno de entroniĝo de la imperiestro Franz Josefs I. La suma alteco estas 64,75 metrojn, la diametro de la radego estas nur 60,96 m. La tuta konstruaĵo el ŝtalo pezas 430 tunojn, el kiuj 245 tunojn pezas la radego. La averaĝa turniĝo-rapideco estas 2,7 km/h, kio estas tre malrapida kaj ebligas eniron kaj forlason de la radego dum senpaŭza funkciado. En la jaro 1916 oni eldonis la ordonon neniigi la radegon, sed pro manko de mono tiu ordono neniam estis efektivigita. En 1944 la radego estis damaĝita per granda fajrego, kaj ekde 1945 ĝi estis rekonstruita, dum kio la kvanto de gondoloj reduktiĝis de 30 ĝis 15. La refunkciigo okazis en 1947. En la jaro 1961 la rado estis aĉetita de Dr. Karl Lamac.

London Eye situas rekte ĉe Tamizo en Londono kaj kun siaj 135 metroj (443 futoj) estas nuntempe la plej alta spektoradego en Eŭropo. Ĝin vizitas ĉiujare ĉirkaŭ 3,5 milionoj da turistoj. En Berlino oni planas konstrui ĝis la fino de 2009 la "Great Berlin Wheel" kun alteco de 186 metroj.

Roue de Paris estas fakte unu transportebla radego. Ĝi estis konstruita en Parizo por la festoj okaze de miljariĝo kaj poste funkciis tie dum tri jaroj. Ĝi estas 56 metrojn alta radego, kiu ne bezonas firman fundamenton, ĉar 40 tunoj da akvo funkcias kiel ĝia balasto. Post demunto en Parizo ĝi funkciis en Birmingham ekde Novembro 2003 ĝis Februaro 2004. En Decembro 2004 ĝi turniĝis sur la kristnaska bazaro de Manchester. Komence de 2005 ĝi estis vendita de la firmao World Tourist Attractions Ltd. al Magic Fair Attractions B.V./ Starlex Entertainment B.V., Eindhoven. Post kurttempa vizito de la Tutmonda Urba Ekspozicio en Sittard ĝi dum somero 2005 staris sur la muzea insulo en Amsterdam. Ekde Januaro 2006 ĝi staras sur la placo Night Bazaar en Bangkoko.

La plej granda spektoradego en la mondo, Stelo de Nanchang, estis oficiale malfermita la 4-an de Januaro 2006 en Nanchang, Ĉinio. Ĝi havas la altecon de 160 metroj kaj la diametron de la radego de 153 metroj, unu plena turniĝo de tiu radego daŭras 30 minutojn.

En Japanio ekzistas 4 Spektoradegoj kun la alteco de pli ol 100 metroj. La radego Tempozan Harbor Village Ferris Wheel estis enoperaciigita la 12-an de Julio 1997 en Osaka. Ties suma alteco estas 112,5 m kaj la radegdiametro estas 100 m. Palette Town Ferris Wheel estis konstruita en 1999 en Odaiba. La alteco estas 115 m, do ĝi ankaŭ estas 100-metra radego. Kun la suma alteco de 120 metroj kaj la diametro de 112 metroj estis konstruita la Sky Dream Fukuoka en 2002. La kvara radego estis konstruita en 2005 Diamond and Flower Ferris wheel ĉe Kasai Rinkai Park en la orienta suburbo de Tokio. Ĝi havas la altecon de 117 metroj kaj la radegon kun diametro de 111 metroj.

Singapore Flyer en Singapuro ekde sia malfermo la 1-an de Marto 2008 kun la alteco de la tuta konstruaĵo 160 metroj kaj la diametro de la radego 150 metroj restas momente la plej granda spektoradego en la mondo. Ĝi estis starigita rekte sur la kajo de Marina Bay kaj estis ekipita per 28 plene klimatigataj kajutoj, kiuj ebligas bonegan rigardon super la urbo-ŝtato Singapuro kaj la najbara insulo Sumatra, kaj ankaŭ de la suda pinto de Malajzio. La radego estas enmuntita en la rondforma trietaĝa terminalo por ebligi plene klimatigatan aliron al la kajutoj de ambaŭ flankoj. La konstru-kostoj superis 84 milionojn da usonaj dolaroj.

En Moskvo, kiu kun sia 70 metrojn alta spektoradego longe havis la rekordon de la plej granda radego en Eŭropo, nuntempe svagas la planoj por konstrui la radegon kun alteco de 200 metroj.

En Berlino en Spreepark staras radego kun la diametro de 45 metroj, kiu tamen jam ekde 2002 ne plu funkcias. Ekde la 3-a de Decembro de 2007 estas konstruata Great Berlin Wheel. Ĝi devas fariĝi 185 metrojn alta kaj kun siaj 36 kajutoj kapablos porti samtempe pli ol 2000 personojn. La planataj kostoj momente estas 120 milionoj da eŭroj.

Pliaj planoj por konstrui la radegon, similan al Singapore Flyer kaj London Eye ekzistas momente ankaŭ por Pekino kaj Tsingtao en Ĉinio, por Dubai Land en Dubai, por Berlino ĉe ties zoologia ĝardeno kaj por Orlando, Florido en Usono. La radegoj estos konstruitaj de la sama firmao, kiu konstruis Singapore Flyer. La spektoradego en Pekino havas la suman fondaĵon de ĉirkaŭ 100 milionoj eŭroj kaj oni antaŭkalkulas 16 milionojn da vizitantoj jare. La finpretigo de la spektoradego en Pekino estas planata por la malfermo de Someraj Olimpikaj Ludoj en 2008, kiuj okazos en Pekino.

La spektoradego en Berlino aperos ĉe la stacidomo Zoologia Ĝardeno, sur la loko de iama storejo de la Berlino zoologia ĝardeno. La konstrui-laboroj komenciĝis fine de 2007 kaj la finkonstruo estas planita por la printempo de 2009, la suma elspezo-fondaĵo havas 173 milionojn eŭrojn.

Konataj transporteblaj radegoj redakti

La plej granda transportebla radego estas Steiger-60-Meter, posedaĵo de la firmao Steiger oHG aus Bad Oeynhausen. Ĝi havas la altecon de 60 m kaj pezas 450 t. Ĝi estis konstruita de la firmao Kocks el Bremeno, portas 42 gondolojn kaj estis la unuan fojon montrita dum la paffesto en Hanovro.

Mega Wheel Millenium Star estas la dua plej granda transportebla radego en la mondo. Ĝi havas la diametron de 60 metroj kaj apartenas al la svisia amuzig-enterpreno Hablützel. Ĝi portas 40 gondolojn po 8 personojn. La suma kurento por funkciigi ĝin estas 320 kilovatoj, el kiuj 160 kilovatoj estas bezonataj por lumado, kaj la restaj 160 por la motoro. En la jaro 2000 ĝi estis demonstrita enkadre de EXPO 2000 en Hanovro, 2003 kaj 2005 dum Street Parade en Zuriko.

Kvankam tiuj du radegoj estis konstruitaj de diversaj firmaoj, ĝi baziĝas sur la sama tekniko. Kiam oni enpakas ilin sur 22 kromĉaroj, oni povas facile transporti ilin de unu stacidomo al la alia. La transporto estas efektivigata de Deutsche BahnSchweizerische Bundesbahn. La kromĉaroj poste formas la fundamenton sur kiu oni starigas la radegon. La speciala flanka gruo havas la lev-kapablon de 31 t kaj kostas (nova) 600.000 €. Nur du grandaj partoj ne sukcesas enpakiĝi sur kromĉaroj kaj oni transportas ilin per kamionoj. La starigo daŭras 5 tagojn, la malmunto 3 tagojn.

Por impresige saluti la jaron 2000 la loka televida kompanio en Frankfurto ekhavis la ideon konstrui la gigantan ciferon 2000 pere de du Autogruoj kaj tri Spektoradegoj. Ekde la 30-a de Decembro ĝis la 9-a de Januaro tiuj radoj turniĝis rekte sur la kajo de Majno antaŭ la konata bloko de ĉielskrapantoj de Frankfurto. Tiuj estis la Eŭropa radego, la Jubilea radego de la ekspoziciistoj Ingrid kaj Tomas Müller el Dresdeno kaj la Viena radego de la familio Kalbfleisch el Butzbach. Tiuj tri grandaj radegoj kun siaj altecoj de 40 kaj 44 metroj ne apartenas al la plej grandaj radoj, sed unuafoje en la historio oni operaciigis paralele tri spektoradegojn.

Krom tiuj 3 priskribitaj radegoj kun la alteco de 60 metroj ekzistas 4 radegoj en la klaso de 50 metraj radegoj kaj pluraj en la klaso de 40 metraj radegoj.

Nomo Posedanto Konstru-jaro Alteco
Bayerisches Riesenrad
Bavara radego
Willenborg / Munkeno 1997 53 m
Bellevue Oscar Bruch jr. / Duseldorfo 1994 53 m
Europa-Radego Willi Kipp / Bonn 1992 53 m
Radego de Hanovro Wilhelm & Söhne / Hanovro 1987 45 m
Radego de Oktoberfest Willenborg / Munkeno 1979 50 m
Jupiter Willi Kipp / Bonn 1993 44 m
Moulin Rouge Burghard /Kleuser Dortmund 2003 44 m
Around the World Cornelius / Wallenhorst 1997 42 m
Bayerisches Riesenrad
Bavara radego
Willenborg / Munkeno 1990 42 m
Bon Voyage Rosai Riesenräder GmbH &  Co. KG / Munkeno 1997 40 m
Jupiter II Göbel / Worms 1998 40 m

La plej grandaj spektoradegoj en la mondo redakti

Nomo Alteco (m) Konstru-jaro Lando Loko Rimarkoj
Beijing Great Wheel
Grandega Rado de Pekino
208 2009 Ĉinio Pekino Ankoraŭ konstruata.
Great Berlin Wheel
Grandega Rado de Berlino
185 2009 Germanio Berlino   Ankoraŭ konstruata.
Grandega Rado de Dubai 185 2009 Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj Dubajo Dume nur projekto.
Singapore Flyer 165 2008 Singapuro Singapuro Nuntempe la plej granda radego en la mondo.  
Stelo de Nanĉano 160 2006 Ĉinio Nanĉano

 

London Eye
Okulo de Londono
135 1999 Britio Londono  
La suda stelo 120 2008 Aŭstralio Melburno Ankoraŭ konstruata.
Changsha Radego 120 2004 Ĉinio Ĉangŝa
Zhengzhou Radego 120 2003 Ĉinio Ĝengĝoŭo
Sky Dream Fukuoka
La ĉiela revo Fukuoka
120 2002 Japanio Fukuoka
Diamanto kaj floro 117 2001 Japanio Edogawa, Tokio (Kasai Rinkai Park)
Radego de Palette Town 115 1999 Japanio Odaiba, Tokio  
Cosmo Clock 21 112.5[6] 1999 Japanio Jokohamo
Radego de Tempozan Harbor Village 112.5 1997 Japanio Osaka  
Radego de Harbin 110 ? Ĉinio Harbin
HEP Five 106 1998 Japanio Osaka
Spektoradego de Parizo 100 1900 Francio Parizo Konstruita en 1900 por la tutmonda ekspozicio, neniigita en 1937.
Space Eye 100 ? Japanio Kita-Kyushu
La granda radego[7] 94 1894–5 Britio Earls Court, Londono Neniigita en 1907
Eŭroradego 90 1999 Italio Savio (Mirabilandia atrakcia parko) La dua plej alta spektoradego en Eŭropo
Janfusun FancyWorld 88 ? Tajvano Junlin
Mashhad Fun Fair 80 2001? Irano Maŝhad La plej granda radego en Irano
The Ferris Wheel 80 1893 Usono Ĉikago La plej unua spektoradego, konstruita por la Tutmonda Ekspozicion en Kolombio, poste neniigita.
Moskvo-850 75 1995 Rusio Moskvo Konstruita omaĝe de la 850-a datreveno de la fondiĝo de Moskvo, kiun oni festis en 1997.
Akrakcia Parko Miramar 70 2002 Tajvano Tajpeo Kune kun la alteco de la konstruaĵo, kie ĝi situas, ĝi estas ĉirkaŭ 100 m alta.
Texas Star 65 1985 Usono Dallas/Fair Park La plej granda spektoradego en la Norda Ameriko.
Wiener Riesenrad 64.8 1897 Aŭstrio Vieno  
Belfast Wheel 60 2007 Britio Belfast Transportebla spektoradego, modelo Bussink R60
Eye on Malaysia 60 2006 Malajzio Kuala Lumpur Transportebla spektoradego, modelo Bussink R60
La Noria Panoramica De Sevilla 60 2006 Hispanio Sevilo Transportebla spektoradego, modelo Bussink R60
Riesenrad Dresden 60 2006 Germanio Dresdeno Transportebla spektoradego
Yorkshire Wheel 60 2006 Britio York Transportebla spektoradego, modelo Bussink R60
Manchester Wheel 60 2006 Britio Manchester Transportebla spektoradego, modelo Bussink R60
Wheel of Birmingham 60 2004 Britio Birmingham Transportebla spektoradego
Big-O 60 2003 Japanio Tokio La plej unua en la mondo sencentra kaj la plej granda sencentra radego en la mondo.
Radego de Hablützel 60 2003 Svisio diversaj lokoj Transportebla radego
Roue de Paris 60 1999 Francio Parizo Transportebla spektoradego, modelo Bussink R60
Steiger-60-metres 60 1980 Germanio diversaj lokoj Transportebla radego
Eye of Emirates 60 2004 UAE Dubajo La modelo Vekoma R60 kun fermitaj kaj aero-kondiciitaj gondoloj
Sea World Eye 60 2006 Aŭstralio Gold Coast Transportebla radego
Panorama radego de Minsk 56 2001 Belorusio Minsko
Solent Eye 55 ? Britio Southsea Nur proponita
Europa Ferris Wheel 55 1994 Germanio diversaj lokoj Transportebla radego, la plej granda radego en la mondo kun turniĝantaj gondoloj
Colossus 55 1986 Usono Eureka, Misurio
Niagara Falls Sky Wheel 53.3 2006 Kanado Clifton Hill Transportebla spektoradego, modelo Bussink R60
Bellevue 53 1994 Germanio diversaj lokoj Transportebla radego
Spektoradego 50.3 1982 Usono Darien Lake Origine estis konstruita por la Tutmonda Ekspozicio en Knoxville, aĉetita post tiu ekspozicio de ties organizantoj
Dream Mall 50 2007 Tajvano Kaohsiung Kune kun la konstruaĵo, sur kiu ĝi staras, ĝi estas 102.5 metrojn alta
Sun Wheel 48.8 2001 Usono Anaheim
Alem Center 47.6 2012 Turkmenio Aŝgabato

Spektoradegoj en populara kulturo redakti

Referencoj redakti

  1. BBC London http://news.bbc.co.uk/1/hi/uk/581259.stm
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-14. Alirita 2008-06-02.
  3. Bird's-Eye View of the World's Columbian Exposition, Chicago, 1893 (1893). Alirita 2013-07-17.
  4. Erik Larson. (2003) The Devil in the White City (La diablo kaj blanka urbo), paĝo 258.
  5. Joe McKennon (1972) A Pictorial History of the American Carnival (La pitoreska historio de amerikana karnavalo), paĝo 39.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-18. Alirita 2008-06-02.
  7. "Great Wheel, Earls Court CC97/01620".

Eksteraj ligiloj redakti