Spektra povuma distribuo

Spektra povuma distribuo estas karakterizo de signalo, kiu donas distribuon de povumo de la signalo en ĝia frekvenca spektro.

Spektra povuma distribuo por ĉiu signalo, se ĝi ekzistas, estas funkcio kun frekvenco kiel la argumento. Ĝia valoro havas mezurunuon W/Hz (vato/herco) en Si.

Povumo, havata de parto de signalo inter frekvencoj f1 kaj f2 estas donata per formulo

 f1A(f) df
 f2
kie A(f) estas la spektra povuma distribuo (se la integralo ekzistas).

La plena povumo de la signalo estas donata per formulo

 ∞
 ∫ A(f)   df
-∞

(se la integralo ekzistas).

Blanka bruo havas konstantan spektran povuman distribuon A(f)=A kaj ne dependas de f. Ĝia plena povumo estas malfinia, kaj respektive la lasta integralo ne ekzistas.

Spektra povuma distribuo povas esti priskribita ankaŭ kiel funkcio Φ(ω) de angula frekvenco ω=2πf.

Tiam same povumo, havata de parto de signalo inter frekvencoj ω1 kaj ω2 estas donata per formulo

 ω1Φ(ω) dω
 ω2

Kaj A(f)=2π Φ(2πf).