En ekonomiko, spekulado, laŭ Nicholas Kaldor, konsistas en la aĉeto (aŭ vendo) de havaĵoj cele al posta revendo (reaĉeto), kiam la motivo de tia ago estas la espero de ŝanĝo en la prezoj rilate al la prezo dominanta kaj ne al la akiro derivata el ties uzado, aŭ al ia tipo de transformado farita sur tiuj aŭ de la transigo inter diferencaj merkatoj.[1]

Spekula operaco ne celas la ĝuadon el la koncerna havaĵo aŭ servo, sed la akiro de profito pro la fluktuo(j) de ĝia prezo baze sur la teorio de la arbitrado. Larĝasence, ĉia formo de investado kiu kunportas rimedon estas spekula; tamen, la termino estas ofte aplikebla al tiu investo kiu ne kunportas ajnan klason de engaĝigo rilate al la administrado de la havaĵoj en kiuj oni investas, kaj limiĝas al la movado de kapitaloj (financa merkato), plej ofte je mallonga aŭ meza tempolimo.

La spekulado baziĝas sur la antaŭvido kaj la percepto, tiel ke la spekulaciisto ankaŭ povas erari se li ne ĝuste antaŭvidas la evoluadon de la estontaj prezoj, tiel ke li devos vendi malmultekoste ion kion li aĉetis multekoste. La spekula merkato tiele favoras al tiuj kiu scipovas antaŭvidi aŭ manipuli la direkton de la merkato.[2]

La spekulado estas konsiderata negative el etika vidpunkto kaj evitata en la moral-religa etoso.[3][4]

Notoj redakti

  1. Castañeda, Juan E.; Hernández, Mauro. «“Burbujas especulativas en los precios de los activos (oficios, ferrocarriles, inmuebles y bolsa)”». X Congreso Internacional de la AEHE.
  2. Juan Hernández Vigueras, Los paraísos fiscales [1] Alirita la 11an de julio 2019, AKAL isbn=978-84-460-2288-6 p. 32.
  3. [2]
  4. [3][rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti