Spiekeroog

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Spiekeroog estas insulo – kaj sur ĝi komunumo – en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Wittmund de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1896 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon.

Spiekeroog
Blazono
Spiekeroog (Germanio)
Spiekeroog (Germanio)
DEC

Map

Flago
coastal spa • neurba komunumo de Germanio • senaŭta loko
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Wittmund
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0 49 76
Poŝtkodo 26474
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 2941
Aŭtomobila kodo WTM
Oficiala Municipokodo 03462014
Politiko
Komunumestro Bernd Fiegenheim
Adreso de la administrejo Westerloog 2
Demografio
Loĝantaro 841 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 46′ N, 7° 42′ O (mapo)53.7719444444447.6969444444444Koordinatoj: 53° 46′ N, 7° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 3 m
Areo 18,25 km²
Oficiala retejo https://www.spiekeroog.de/
vdr
El-aera bildo


Geografio redakti

Spiekeroog situas en la 2780 kvadratajn kilometrojn granda federacilanda parto de la nacia parko Vadmaro, inter la najbaraj insuloj Langeoog kaj Wangerooge. La orientfrisaj insuloj malsame kiel la nordfrisaj insuloj ne estas restaĵo de per ŝtorminundoj forlavita marbordo. Ili kontraŭe estiĝis per alblovitaj sablobenkoj antaŭ proksimume 5000 jaroj. Pro la tajdofluoj kaj la fortaj okcidentaj ventoj la insuloj migras konstante de nordokcidento al sudoriento. Tio kaŭzis, ke praktike ĉiuj insulaj vilaĝoj, kiuj iam situis en la insulomezo, nun troveblas ĉe la okcidenta insulobordo. Nur la fortigo de la insulbordoj komence de la 20-a jarcento ĉesigis tiun migradon.[1]

Trafiko redakti

Krom por fajrobrigado, polico kaj savveturiloj la insulo estas motortrafiklibera. Ĝi atingeblas per pramo al la kluzohaveno Neuharlingersiel.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Spiekeroog datiĝas el la jaro 1398.

Ĝis antaŭ proksimume 300 jaroj la insulo estis ankoraŭ multe malpli granda. Ĝian hodiaŭan formon kaj grandecon ĝi akiris per la kunfando kun la malnovaj insuloj Lütjeoog kaj Oldeoog kaj la endigigo kaj sekigo de la golfo Harlebucht.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La teksto parte baziĝas sur libera traduko de la artikolo pri Spiekeroog en la germana Vikipedio.