Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri floraro. Por informoj pri la samnoma stelo en la konstelacio Virgulino, vidu la artikolon Spiko (astro).

Spiko estas simpla nefinita floraro, kie la floroj sidas rekte ĉe la akso. La malsameco kun grapolo estas, ke la floroj estas sentigaj. Pro tio spiko estas floraro rekta, densa, longforma, pinta. La vorto devenas el la latina spica, pinto. Ekzemple, spiko de greno, plantago.

Floraroj (el ReVo): 1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.
Skemo de spiko.

Kunmetitaj floraroj redakti

Ĉe la poacoj redakti

La tipa floraro de poacoj estas spiketo en kiu kuniĝas kelkaj floroj, aŭ eĉ unu sola. La spiketoj estas kunmetitaj, kaj eblas spiko de spiketoj (ekzemple ĉe tritiko, hordeosekalo), aŭ grapolo de spiketoj (kiel ĉe avenorizo).

Elformiĝo ĉe grenspecoj redakti

La sovaĝaj, praaj formoj de la nunaj cerealoj disŝutas, lasas fali la semojn el la spiko. Ilia spika akso estas rompiĝema kaj ĝi disfalas jam antaŭ rikolto. La trajto pri semotena spiko estas trovebla kiel mutacio nur ĉe ĉiu 2 ĝis 4-miliona planto. Kiel eliminiĝis dum la malsovaĝigo tiu malavantaĝa semofaliga trajto? Oni analizis la aferon per komputila simulado kaj trovis, ke prahomoj kolektis la perditajn, restintajn spikojn en la kampo kaj konservis ilin tra la vintro. Inter la kolektitaj spikoj, la semotenaj, nerompiĝemaj spikoj estis super-reprezentitaj. Se oni semis la grajnojn sekvajare, la mutaciaj variantoj oftiĝis de jaro al jaro. Oni kalkulas, ke elormiĝis semotena varianto dum 200-250 jaroj.

 
Malmaturaj spikoj de hordeo, tritiko kaj sekalo.

Spikumado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spikumado.

Spikumado estas kutima rajto en agrikulturo, kiu en kelkaj landoj konsistas en rikoltado de forlasitaj spikoj da tritiko, kaj ankaŭ de granoj, kaj pajlo, post la fino de la rikolto. Tiu kutimo estas dokumentita ekde la Mezepoko. Tio ne damaĝas la rajtojn de la terposedantoj, kiuj jam faris sian negocon kaj utilis al multaj malriĉaj sociaj tavoloj, kiuj profitis el tiaj restaĵoj.