La Spitaka tertremo estis tertremo je 7.2, kiu skuis la urbon Leninakan, hodiaŭ nomata Gyumri, kiu okazis la 7-an de decembro 1988, je la 11:41 loka horo (7:41 UTC) en la regiono Spitak, Armena SSR, Sovetunio.

Spitaka tertremo
Preĝejo de la Sankta Savo en Gyumri post la tertremo.
Preĝejo de la Sankta Savo en Gyumri post la tertremo.
Preĝejo de la Sankta Savo en Gyumri post la tertremo.
tertremo [+]

LandoArmenio
Koordinatoj40° 59′ 0″ N, 44° 11′ 0″ O (mapo)40.98333333333344.183333333333Koordinatoj: 40° 59′ 0″ N, 44° 11′ 0″ O (mapo)

Dato7-an de decembro 1988
Tempoje la 11:41 loka horo (7:41 UTC)

Epicentroĉe Spitak

Spitaka tertremo (Armenio)
Spitaka tertremo (Armenio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Spitak earthquake [+]
vdr

Inter pluraj projektoj kun la celo kolekti monon por helpi la viktimojn rekonstrui la damaĝatan regionon menciindas la surdiskigo de muziko nomata Rock Aid Armenia kiu estis organizata de diversaj muzikbandoj de la tuta mondo. Inter la partoprenintaj artistoj elstaras Emerson, Lake & Palmer, Gary Moore, Black Sabbath, Asia, Mike & the Mechanics, Rush, Deep Purple, Bon Jovi, Iron Maiden, Led Zeppelin, Foreigner, Pink Floyd, Queen, Yes, Whitesnake inter aliaj. Alia projekto estis entreprenita de Charles Aznavour, armendevena franco kiu ankaŭ arigis grandan nombron de famkonataj kantistoj kaj kolektis monon per la kanto Pour toi Arménie per kiu ankaŭ li kuraĝigis la armenojn plu labori.

Laŭ kalkuloj oni estimas ke ĉ. 50 mil personoj forpasis en tiu ĉi tertremo, unu el la plej mortigaj de la historio.

Malgraŭ la streĉoj de la Malvarma Milito, sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov formale petis al Usono humanisman helpon post kelkaj tagoj de la tertremo, la unua tia peto ekde la fino de la 40-aj jaroj. Cent dek tri landoj sendis konsiderindajn kvantojn da humanitara helpo al Sovetunio en la rekupero, serĉteamoj kaj kuracaj provizoj. Privataj donacoj kaj helpo de neregistaraj organizaĵoj ankaŭ havis grandan parton de la internacia klopodo. Dum transportado de iuj el ĉi tiuj provizoj al la regiono, sovetia aviadilo portanta 9 ŝipanojn kaj 69 armean personaron, kaj transportan aviadilon el Jugoslavio, ambaŭ estis detruitaj en apartaj incidentoj.

La komisionon pri likvidado de la sekvoj de la tertremo estris la vic-prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio Boris Ŝĉerbina.

Eksteraj ligiloj redakti

Galerio redakti