Ĉe fungoj sporokarpo (ankaŭ konata kiel fruktkorpo) estas multĉela strukturo, kie formiĝas spor-produktantaj strukturoj, kiel ekzemple bazidiojaskoj. La fruktkorpo estas parto de la seksa fazo de funga vivociklo, kun la resto de la vivociklo estanta karakterizita per vegetativa micelia kresko kaj senseksa sporoproduktado.

La sporokarpo de bazidiomicetoj estas konata kiel bazidiokarpo, dum la fruktkorpo de askomicetoj estas konata kiel askujo (askokarpo). Signifa gamo da malsamaj formoj kaj morfologioj estas trovita en kaj bazidiokarpoj kaj askokarpoj; tiuj ecoj ludas gravan rolon en la identigo kaj taksonomio de fungoj.

Askujo de Sarcoscypha austriaca

Fruktkorpoj estas nomitaj epigeaj se ili kreskas sur la tero, kiel ĉe ordinaraj fungoj, dum aliaj kiuj kreskas subtere estas hypogeaj. Epigeaj sporokarpoj kiuj estas videblaj al la nuda okulo, aparte fruktkorpoj de pli-malpli agarikoida morfologio, ofte estas referitaj kiel fungoj, dum hypogeaj fungoj estas kutime nomitaj trufoj aŭ falsaj trufoj. Dum iliaj evolucio trufoj perdis la kapablon disigi iliajn sporojn per aerfluoj, anstataŭe disvastigante ilin per besta konsumo.

En amatora fungoserĉado, kaj altagrade en akademia mikologio ankaŭ, identigo de pli altaj fungoj estas bazita sur la ecoj de la sporokarpo.

La plej granda konata fruktkorpo estas specimeno de Fomitiporia ellipsoidea trovita sur la insulo Hajnano. Ĝi longas ĝis 1085 cm kaj pezas inter 400 kaj 500 kg.[1][2]

Referencoj redakti

  1. Cui, B.-K.; Dai, Y.-C. (2011). “Fomitiporia ellipsoidea has the largest fruiting body among the fungi”, Fungal Biology 115 (9), p. 813–814. doi:10.1016/j.funbio.2011.06.008. 
  2. Walker, M. (2011-08-01). Giant fungus discovered in China. Nature. BBC. Alirita 2012-09-07.

Literaturo redakti

  • Zabowski, D.; Zasoski, R. J.; Littke, W.; Ammirati, J. (1990). “Metal content of fungal sporocarps from urban, rural, and sludge-treated sites”, Journal of Environmental Quality 19 (3), p. 372–377. doi:10.2134/jeq1990.00472425001900030004x.