Sporta grimpado

speco de rokogrimpado

Sporta grimpado estas formo de rokogrimpado, kiu povas dependi de konstantaj ankroj (boltoj kaj hokoj) fiksitaj al la roko por protekto, je kiuj ŝnuro ligita al la grimpulo estas fiksita por eviti falon. Ankaŭ eblas grimpi mallongajn distancojn kun falmato por protekto. Ĉi tio kontrastas kun tradicia rokogrimpado kie grimpuloj devas meti kaj post la uzo forigi forpreneblajn protektilojn dum ili grimpas.

Sporta grimpado
speco de sporto
rokogrimpado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
sporta grimpado en Tajlando

Sporta grimpado emfazas korpan forton, eltenivon, gimnastikan kapablon kaj teknikon.

Kun pliigita alirebleco al grimpaj muroj kaj gimnastikejoj, pli da grimpuloj nun eniras la sporton per endoma grimpado ol subĉiela grimpado. La transiro de endoma grimpado al sporta grimpado ne malfacilas ĉar la teknikoj kaj ekipaĵo uzataj por ena grimpado estas preskaŭ sufiĉaj por sporta grimpado.

Dum sporta grimpado estas ofta en multaj regionoj tutmonde, ĝi estas peze limigita en iuj lokoj, kie ĝi estas konsiderata etike neakceptebla. Ĉi tio estas plejparte pro la lokaj grimpaj tradicioj kaj por la speco de roko; ekzemple, oni ofte konsideras racia aldoni konstantajn rokogrimpajn ankrojn en kalkŝtonajn aŭ ardezajn ŝtonminejojn en Britio, precipe se ili estas alie negrimpeblaj, sed ĝi konsideras tute neakceptebla en aliaj, pli malmolaj specoj de ŝtono - sendepende kiom danĝera povus esti grimpanta vojo. Debatoj pri "boltado" en la grimpantaj komunumoj ofte estas furiozaj. Boltado sen konsento pri tio ĝenerale kondukas al la detruo, aŭ forigo, de la [bolto]]j fare de kontraŭuloj.

Ĉar sportaj grimpadaj vojoj ne bezonas sekvi grimpajn vojojn, kie forpreneblaj protektiloj povas esti metitaj, ili emas sekvi pli rektajn vojojn supren ol vojoj de tradicia rokogrimpado, kiuj povas esti kurbaj kaj komplikaj. Ĉi tio, krom la neceso meti ilaron, emas rezultigi diversajn stilojn de grimpado inter sporta kaj tradicia rokogrimpado.

Sporta grimpado estas planita fari sian olimpikan debuton ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, Japanio, laŭplane ŝovita al 2021, kaj antaŭe estis provita ĉe la Someraj Junularaj Olimpikoj de 2018.

Vidu ankaŭ redakti