Sportoklubo, aŭ sporta kluboatletika klubo, estas klubo dediĉita al la praktiko de sporto. Kelkaj kluboj posedas teamojn kiuj konkurencas en oficialaj eventoj, dum aliaj kluboj limiĝas al distraj aktivecoj. Klubo plej ofte posedas instalaĵojn kun la celo ebligi la praktikon de la koncerna sporto. Oni nomas multsporta klubo kiam tiu havas kiel celo la praktiko de diversaj sportoj.

Sportoklubo en Belo Horizonte, Brazilo, montranta variajn pavimitajn kaj pentritajn surfacojn por futsalo, korbopilko kaj flugpilkado, kun du naĝejoj antaŭe.

Sporta teamo aŭ klubo estas grupo de personoj kiuj konkurencas en sporto. Tradicie oni asociigas la terminon al la teamaj sportoj, kies partoprenantaroj konkurencas kiel tio. Tamen, estas ankaŭ teamoj en individuaj sportoj. Por ekzemplo, en aŭtosporto, motorcikla sporto kaj biciklado, la teamo inkludas personojn kiuj zorgas pri la muntado kaj riparado de la vehikloj.

Ĝenerale, la sportaj kluboj populare agnoskitaj estas tio pro unu el la sportoj kiujn ili praktikas, ne pro la kombino de ĉiuj el ili. Tamen, ekzistas multsportaj kluboj kiuj elstaras en diversaj konkurencoj, kiel ĉe la FC Barcelona, Real Madrid, River Plate, Boca Juniors, Vélez Sarsfield, inter aliaj.

Ne ĉiuj la sportaj kluboj aŭ teamoj estas societaj kluboj. Je amatora nivelo estas neformalaj teamoj, tio estas, sen jura enteco. En la profesia sporto, kelkaj kluboj estas fakte fransaj netreprenoj kun enspezaj celoj. Aliflanke, la sportaj federacioj kutime organizas sportajn teamojn, kiuj disponas el la ĉefaj sportistoj.