Spreeinsel estas insulo en la rivero Spree en la Berlina kvartalo Mitte.

Spreeinsel
rivera insulo [+]

LandoGermanio
SituoBerlino
- koordinatoj52° 31′ N, 13° 24′ O (mapo)52.516113.4022Koordinatoj: 52° 31′ N, 13° 24′ O (mapo)

Spreeinsel (Berlino)
Spreeinsel (Berlino)
DEC
Spreeinsel
Spreeinsel
Map
Spreeinsel
Vikimedia Komunejo:  Spreeinsel [+]
vdr
Spreeinsel (flave) sur urba mapo de 1688
Brüderstraße en la 19-a jarcento

La norda pinto de la insulo estis dum mezepoko marĉa grundo, kiu poste estis uzata por ĝardenoj kaj kiel la t.n. Lustgarten. Komence de la 19-a jarcento oni komencis konstrui diversajn muzeojn. Ĉi tiu parto estas konata kiel Museumsinsel kaj estas ekde 1999 parto de la monda heredaĵo de UNESCO.

En la mezo de la insulo ekde mezepoko troviĝis fortikaĵo, poste la kastelo. Pro la severaj damaĝoj dum la Dua Mondmilito oni decidis forigi la ruinaĵojn en la jaro 1950. La Berliner Dom en la proksimeco de la kastelo travivis la Duan Mondmiliton sen severaj damaĝoj.

En la suda parto troviĝis la urbo Cölln, kiu estis ĝis 1709 la fratina urbo de la malnova urbo Berlino, kiu troviĝis sur la suda bordo de la rivero Spree. La parto sude de Gertraudenstraße hodiaŭ nomiĝas Fischerinsel kaj rememorigas pri la eksa Fischerkiez (fiŝkaptista kvartalo) en la plej ekstera sudo.

Inter Fischerinsel kaj Schlossplatz restis post la detruoj dum la Dua Mondmilito nur malmultaj historiaj konstruaĵoj, nome la Nicolaihaus (nun muzeo), la Galgenhaus (pendumila domo), la ponto Jungfernbrücke, la Neue Marstall (nova ĉevalstablo), kie hodiaŭ estas la magazeno de la Urba biblioteko de Berlino kaj la ekstera ŝelo de la 19-jarcenta Ĉiovendejo Rudolph Hertzog.