Springer

internacia scienca eldonejo

Springer - per plena nomo angle inter 1999 ĝis 2015 Springer Science+Business Media ("eldonejo Springer por sciencaj kaj komercaj amaskomunikiloj"), ekde 2015 Springer Nature Group ("eldona grupo Springer pri naturo") - estas internacia eldonejo de precipe sciencaj libroj, magazinoj kaj retaj servoj. Ĝi fondiĝis en 1842 en Berlino, nun havas sian juran sidejon en Luksemburgo kaj produktan centran oficejon en Berlino kaj Hajdelbergo. Pliaj oficejoj interalie estas en Bazelo (Svislando), Dordrecht (Nederlando), Novjorko (Usono), Pekino (Ĉinio), Vieno (Aŭstrio), Parizo (Francio), Milano (Italio) kaj Nov-Delhio (Hindio). Post la origine nederlanda eldonejo Elsevier temas pri la tutmonde dua plej granda eldonejo de scienca literaturo.

Springer
Springer
eldonejo • libroeldonejo • akademia eldonejo vd
Dum 10-a de majo 1842 - nekonata/nuntempe
Jura formo ĝis 2015 akcia kompanio laŭ luksemburga juro, ekde tiam parto de pli larĝa konzerno Springer Group
Fondita 1842
Fondintoj Julius Springer vd
Sidejo Luksemburgo, Berlino
Lando Germanio
Estr(ar)o Derk Haank (ĉefa afergvida oficisto), Martin Mos (produktado), Ulrich Vest (financoj)
Dungitoj preskaŭ 6 000 (en 2011), 8 467 (en 2014)
Spezosumo 875 milionoj da eŭroj (en 2011) respektive 959 (en 2014)
Agokampo libroeldonado
programaro
filiaj kompanioj Springer (New Zealand) • Springer Nature (Netherlands) • Springer Italy • Codes Rousseau • Springer Gabler • Springer India vd
Posedataj kompanioj Marine Biology vd
TTT www.springer.com, ekde 2015 kiel parto de www.springernature.com
vdr

La britaj investgrupoj Cinven kaj Candover akiris la akademiajn eldonfirmaojn Springer-Verlag kaj la nederlandan eldonejon Kluwer Academic Publishers de Wolters Kluwer en 2003. kaj kunfandis ilin la sekvan jaron kaj kreis Springer Science+Business Media. Springer publikigas lernolibrojn, akademiajn konsilajn librojn, kaj grandan nombron da akademiaj ĵurnaloj en vasta gamo de kampoj.

En septembro 2007, la firmao spertis restrukturigon kaj estis dividita en du sekciojn, laŭ Springer News [1]. Unu sekcio, STM Local Publishing, respondecas pri eldonado en Francio, Svislando, Aŭstrio kaj Usono, same kiel publikaĵoj en la kampoj de medicino kaj farmaciaĵoj kiuj ne estas en la germana lingvo. Ili inkluzivas Apress, Key Curriculum Press, Springer Asia, Springer India kaj Springer Japan, same kiel Springer Healthcare Communications, Current Medicine Group, FMC, Springer Italy kaj Infochem. La dua sekcio, STM Global Publishing, inkluzivas la ceteron de la produktoj de la firmao.

Post pluraj vendoj de la internacia entrepreno, ĝi en februaro 2010 estis aĉetita fare de la skandinavia investa grupo EQT kaj la investa korporacio de la singapura registaro, mallongigata angle CIG. Ekde 2015 formale temas pri parto de pli larĝa konzerno Springer Nature Group ("eldona grupo Springer pri naturo").