Središče (Moravske Toplice)

Središče, hungare Kisszerdahely estas vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska. Administre apartenas al municipo Moravske Toplice.

Municipo Moravske Toplice en Slovenio, kie Središče troviĝas

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Središče situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ la hungara landlimo, (kontraŭe troviĝas Magyarszombatfa).

Historio redakti

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la landlimo estas senkontrole trapasebla ie ajn.

Komunumoj pri szerdahely en Hungara reĝlando redakti

La vorto signifas: loko, kie merkrede okazis bazarado.

Alsószerdahely Bodrogszerdahely Dunaszerdahely Felsőszerdahely Kaposszerdahely
Kisszerdahely Kőszegszerdahely Magyarszerdahely Muraszerdahely Nyitraszerdahely
Szerdahely Tótszerdahely

Fontoj redakti

  • slovena Vikipedio
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si