La Srilanka leono estis prahistoria subspecio de leono, kiu loĝis en Srilanko. Ŝajne ĝi estis formortinta antaŭ modernaj homoj eniris tien, kiuj alvenis en 37 000 a.K.

Panthera Leo Sinhayeus.jpg
Panthera Leo Sinhayeus

Tiu leono nur koniĝas nur el du dentoj trovitaj en kuŝeĵoj ĉe Kuruwita. Bazate sur tiuj dentoj P. Deraniyagala kreis la subspecion en 1939. Estas tamen malsufiĉa informo por certi kiel ĝi povus diferenciĝi el aliaj subspecioj de leonoj. Deraniyagala ne eksplicite klarigis kiel li diagnozis la holotipon de tiu subspecio kiel leonon, sed li pravigis ĝian klasadon kiel malsaman subspecion de leonoj per la dentoj estintaj "pli mallarĝaj kaj plilongaj" ol tiuj de lastaj leonoj en la kolekto de la Brita Naturhistoria Muzeo.