Staĝo estas periodo de trejniĝo, lernado aŭ perfektiĝo kies daŭro estas anticipe limigita je kelkaj tagojmonatoj. Staĝon povas fari studento por konatiĝi kun la labora medio de sia fako, aŭ jama dungito kiel enkondukon en sian posten tuj post la dungiĝo aŭ por ekhavi novajn kapablojn por estonta laboro. Staĝanta studento kutime rajtas, sed ne devas ricevi salajron de la organizo por kiu li aŭ ŝi staĝas; kelkfoje alia eduka organizo pagas al la studento stipendion dum la daŭro de la staĝo. Staĝo ofte okazas ekster la kutima lernejo, studejo aŭ laborejo.

Esperanto redakti

En la jaro 2010, la organizo E@I ekhavis pere de programo Erasmus de la Eŭropa Komisiono sian unuan staĝanton, Marek Blahuš, kies tasko estis plentempe staĝi en la organizo laborante pri esperanto-rilataj komputillingvistikaj projektoj dum la periodo de 8,5 monatoj, plene subvenciata de stipendio de la Eŭropa Komisiono.

Vidu ankaŭ redakti

  • Duala profesia edukado (La staĝo daŭras 3 aŭ 4 jaroj en entreprenoj aŭ firmaoj kun samtempa profesia lernejo de ĉirkaŭ 1-2 tagoj pro semajno en Germanujo kaj Svisujo. La duala sistemo donas tre bonajn junajn gelaboristiojn en multaj profesio. Poste la staĝo de 3 aŭ 4 jaroj kun diplomo, la junaj geprofesuloj povos lerni en aliaj specialaj altaj profesiaj lernejoj por specialaj temoj. Ankaŭ en Austrio la edukado estas simila kun staĝoj. Sed aliaj landoj havas diversajn sistemojn, kaj ofte la landoj ne havas tre bonajn rezultojn en profesia edukado.)
  • Profesia edukado

Eksteraj ligiloj redakti