Stadskanaal (kanalo)

Stadskanaal estas kanalo en la nederlanda provìnco Groningen.

Foto de la Stadskanalo ekde la akvoturo de Stadskanaal

En 1765 la estraro de la urbo Groningen decidis fosigi kanalon de Bareveld al Ter Apel, pro faciligi la ekspluatado de la torfomarĉo de Bourtange. Ili elektis por la trajekto laŭlonge la limo de la provinco Groningen, paralele al la Semslinio, la tiam antaŭ 150 jaroj fiksita limo inter Groningen kaj Drenthe.

La kanalo longas 32 kilometojn kaj pretiĝis en 1856. Pro la torfŝipveturado ĝi estis en la 19-a jarcento unu el la plej uzataj ŝipitineroj en Nederlando. Ĉe la kluzoj la atendotempoj povas plialtiĝi ĝis kelkaj horoj. Sur tiuj lokoj oni tial malfermis kafejojn kaj butikojn. Pro la konstruo de la kanalo ekestis la loĝlokoj Stadskanaal kaj Musselkanaal.