Stafeto estas teama sporta konkuro (kura, naĝa, skia, biatlona, orientiĝasketa), en kiu la teamanoj unu post alia trapasas la etapojn, transdonate la vicon per enmanigo de bastoneto aŭ per simpla ektuŝo.

Stafeto (sporto)
teama sporto • speco de sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
du kurantoj prepariĝas je transdono de stafeta bastono

Ekzemplo estas la sporta fako ebenkura stafeto 4 po 100, fako de atletiko oficiala ekzemple en la Someraj Olimpikoj, en kiu ĉiu teamano el kvarhomaj teamoj kuras po 100 metrojn. Plia populara fako en atletiko estas la stafeto 4 po 400 (do kvar kuristoj, po 400 metroj). Tiu stafeto ofte estas la fina fako de atletika konkurso kaj la publiko tiam kutime sekvas ĝin kun aparta entuziasmo kaj aplaŭdo.

naĝantoj en stafeta konkurso
kuranto kun stafeta bastono

Ekidenoekiden (en japana 駅伝?) estas termino reference al longdistanca stafeta kurkonkurenco, tipe surŝosea.