Stagflacio (el vortoj stagnado + inflacio) estas ekonomia esprimo: tiukaze la relative granda inflacio (prezoaltiĝa takto) aperas samtempe kun malrapida ekonomia kresko, granda senlaboreco aŭ eĉ kun recesio.

Okaze de stagflacio, la kutimaj financaj agoj de la centra banko ne helpas la ekonomion. En tiu situo, traktado, prizorgo de unu problemo gravigas problemon de alia efiko.

La notbankoj havas du politikojn okaze de stagflacio, sed ambaŭ kondukas al negativaj efikoj:

  • Ĝi instigas per levo de la monoferto, kiu rapidigas la inflacion.
  • Altigo de notbanka bazprocento malgrandigas monoferton en la merkato, sed tio kondukas la pli granda senlaboreco kaj pli malrapida ekonomia kresko.

Okaze de stagflacio - laŭ unu ekonomika propono - la registaro devas instigi la kreskon per grandigo de la elspezoj aŭ malgrandigo de la impostoj. Dume la notbanko devas altigi la bazprocenton.