Stajo estas ŝnuro, kiu ligas du partojn de ĉarpentaĵo kaj tiel donas al ĝi stabilecon. Kontraŭe al trabo ĝi povas surpreni forton nur laŭlonge kaj nur en tira, ne prema direkto.

Stajoj estas multe uzataj sur velŝipoj por fiksi la mastojn en vertikala pozicio. Depende de la loko, kie estas fiksita la suba fino de la stajo, oni parolas pri prua, flanka, pobflanka aŭ poba stajo. Ekzistas ŝipoj kun sen-stajaj mastoj, sed ili bezonas tre fortikajn ferdekon kaj ŝelon por teni la maston.

Stajoj estas uzataj ankaŭ por stabiligi ne-ŝipajn konstru-elementojn, ekzemple mastojn por antenoj. Tie la kutima materialo por stajoj estas stanga aŭ plektita ŝtalo. Sur ŝipoj oni uzas ankaŭ plastajn, iam ankaŭ naturfibrajn ŝnurojn.

Ekzemplo de stajoj en la konstruado de domoj estas la Turoj Colón en Madrido, kies superaj etaĝoj pendas de stajoj fiksitaj al du pilieroj.