Stalinurbo

Listartikolo en Vikipedio

Stalinurbo estis la nomo de multaj urboj en la t.n. socialisma ŝtataro de Orienta Eŭropo. La nomo estis donata pro altestimo al Stalin en la 1950-aj jaroj, dum la dura stalinismo, kaj la urboj estis transnomitaj (ĉefe) en la 1960-aj jaroj pro la mal-stalinigo.

Stalinurboj laŭ landoj redakti

Albanio: Qyteti Stalin redakti

1950 ĝis 1990, nun Kuçovë


Bulgario: Stalin redakti

Stalin (urbo) en Bulgario, 1949 ĝis 1956, nun Varna


Ĉeĥoslovakio/Ĉeĥio: Stalingrad redakti

Stalingrad estis de ____ ĝis 1961 nomo de satelita urbo de Ostrava, nun kvartalo "Nové Město" de Karviná.


GDR/Germanio: Stalinstadt redakti

Stalinstadt ekestis kiel urbo por la laboristoj de Eisenhüttenkombinat Ost (Fandofabriko Oriento). Ĝi fondiĝis somere de 1950 same kun la ekipado de fandouzino. La 1-an de februaro 1953, ĝi iĝis memstara urbo kaj prenis la nomon de Stalin la 7-an de majo 1953: Stalinstadt (Stalinurbo).

Post disvolviĝo de malstalinigo, la urbo transnomiĝis Eisenhüttenstadt la 13-an de novembro 1961 per kunfandiĝo de la komunumoj Stalinurbo, Fürstenberg/Oder kaj Schönfließ.


Hungario: Sztálinváros redakti

Sztálinváros en Hungario estis nomita tiel en 1951. Pli frue estis tie nur vilaĝo Dunapentele. Sur la kampoj oni konstruis industrian urbon, kie oni fandadis la feron. Ekde la 25-a de novembro 1961 la urbonomo estas Dunaújváros (= Danuba Nov-Urbo).


Pollando: Stalinogród redakti

Stalinogród estis de 1953 ĝis 1956 la nomo de la urbo Katowice.


Rumanio: Oraşul Stalin redakti

Oraşul Stalin estis en la jaroj 1951 ĝis 1961 la nomo de la urbo Braşov (Kronstadt).


Sovetunio/Kartvelio: Staliniri redakti

Staliniri estis la nomo de la urbo Cĥinvalo en la jaroj 1934-1961.


Sovetunio/Rusio redakti

Stalingrad redakti

Stalingrad estis de 1925 ĝis 1961 la nomo de la pli frua urbo Caricin, hodiaŭ Volgogrado (ekde 1961).

Stalinogorsk redakti

Stalinogorsk tiel nomata de 1953 ĝis 1961, fondiĝis 1930 kiel Bobriki, nomiĝas ekde 1961 Novomoskovsk.

Stalinsk redakti

Stalinsk nomiĝis ĝis 1961 la urbo Novokuzneck.


Sovetunio/Ukrainio: Stalino redakti

Stalino de 1924 ĝis 1961 estis la nomo de la urbo Juzovka, hodiaŭ Doneck (ekde 1961).


Sovetunio/Taĝikio: Stalinabad redakti

Stalinabad estis de 1929 ĝis 1961 la nomo de la urbo Duŝanbo.


Aliaj nomobjektoj redakti