Stanforda malliberejo-eksperimento

La Stanforda malliberejo-eksperimentostanforda prizona eksperimento estis eksperimento disvolvigita en aŭgusto de 1971, fare de psikologoj de Stanford-Universitato en Usono, kie volontaj sed trompitaj virstudentoj (elektitaj kiel komence tute ordinaraj kaj mense sanaj personoj) ludis rolojn, iuj de malliberuloj, la aliaj de prizon-gardistoj (ne laŭ siaj elektoj sed elektitaj per hazarda metodo). La celo estis esplori la konduton de malliberaj kaj potencaj homoj en prizono.

Post nur 6 tagoj la esploristo devis ĉesigi la eksperimenton, ĉar ĝi estis iĝinta tro realisma, kaj montriĝis, kiom rapide ties partoprenantoj malhomeciĝis en tiaj kondiĉoj. La planita daŭro estis du semajnoj. Post malmulta tempo la unuaj estis iĝintaj deprimitaj kaj subiĝemaj (eĉ denuncante tiujn inter ili, kiuj emis ribeli) aŭ spertis nervokrizojn (post nur malmultaj tagoj de tia sperto…), la aliaj rapide prenis sian rolon serioze, kaj pluraj evidentigis emojn sadismajn. Oni eĉ konstatis, ke ili profitis de la horoj, kiam la eksperimentestroj ne ĉeestis por fari kaŝe pli akrajn humiligadojn.

La eksperimento estas reatentita pro la fiuzo de irakaj malliberuloj fare de usonaj soldatoj en prizono Abu Ghraib post la Iraka Milito de 2003.

Kritiko redakti

Post publikigo de la eksperimento, certaj psikologiistoj kritikis ĝian validon kaj laŭetikecon:

  • La eksperimentestro ne neŭtralis, sed agis kiel "prizonestro".
  • La rezultoj de la eksperimento estas malfacile refareblaj.
  • La kondiĉoj de la kvazaŭa prizono ne estis ĝuste tiaj de realaj ejoj.
  • La nombro de eksperimentuloj estis nur 24.
  • La rezultoj de la eksperimento estis neniam sukcese ripetitaj.

La kritiko fortiĝis en 2018, kiam evidentiĝis, ke oni kuraĝigis la gardistojn, ke ili estu pli agresemaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti