La stango estas diversprofila longa, solida kaj rigida objekto el ligno, metaloplasto. Laŭ la inĝeniera mekaniko (statiko, teorio de konstruaĵoj) la stango estas laŭlonge nekunpremebla, kaj la fortoj estiĝantaj en libera stango troviĝas en la direkto de la kunliga rekta linio inter ambaŭ finpunktoj.

Laŭ Francisko Azorín stango estas Ĉiaspeca, multe pli longa ol dika, peco el ligno aŭ metalo.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana stengel (branĉo).[1]

Stango estas la plej simpla membro de iu tenkonstruaĵo, kiel ekzemple trabaĵo, trabaro aŭ kadro. La transversa etendo de stango rilate al sia longo estas tre malgranda. En teoria aplikado la stangon reprezentas sia pezlinio. La stango povas transdoni tir- kaj prem-forton, kaj en la tria dimensio ankaŭ tordan momanton. La stangan tenkonstruaĵon oni povas kalkuli laŭ la statiko de stangoj.

Stangon karakterizas ĝiaj longo l, areo de transversa sekco A, elasteca modulo E kaj inerta momanto I. Ĉi tiuj datumoj necesas al kalkulo de tenkonstruaĵo el stangoj. Stangon povas ŝarĝi fortoj kaj momantoj ĉe ambaŭ finoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 189.

Literaturo redakti

  • Horst Werkle: Finite Elemente in der Baustatik. 2. Auflage. Springer Fachmedien Wiesbaden, Wiesbaden 2001, ISBN 3-528-18882-0.
  • Konstantin Meskouris, Erwin Hake: Statik der Stabtragwerke. Springer Verlag Berlin Heidelberg, Berlin Heidelberg 1999, ISBN 3-540-66136-0.
  • Wilhelm Schlink, Heinrich Dietz: Technische Statik. Ein Lehrbuch zur Einführung ins Technische Denken, Verlag Julius Springer, Berlin 1939.
  • Hans Albert Richard, Manuela Sander: Technische Mechanik, Statik. 3. Auflage. Vieweg + Teubner, Wiesbaden 2010, ISBN 978-3-8348-1036-6.

Vidu ankaŭ redakti