Stangomiksilo estas speciala miksilo por ethaki nutraĵon. La aparato estas ofte en la formo de longa stango, en kiu troviĝas la elektromotoro, kun je la finaĵo tranĉilo kiu tre rapide turniĝas. La tranĉilo kutime havas du klingojn, kiuj situas je diversaj altoj.

Stangomiksilo kun ŝanĝebla tranĉilo
Stangomiksilo

Stangomiksilo povas esti uzata por la preparado de bebonutraĵo, supo kaj saŭcoj kaj ankaŭ por la mempreparo de smuzioj.

La stangomiksilo estas en 1950 patentita de la sviso Roger Perrinjaquet. Li nomis la aparaton Bamix kombino de "bat et mixe" (bato kaj mikso).

Vidu ankaŭ redakti