Stanisław Kałużyński
Stanisław Paweł Kałużyński (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1925 en Świerczów, Ĉekarpata Provinco, mortis la 6-an de januaro 2007 en Varsovio) – profesoro ordinara, habilita doktoro, mondkonata fakulo pri altaja kultur-heredaĵo, lingvosciencisto kaj kultur-esploristo de Mez-Azio kaj Siberio, mongolisto kaj jakutologo, populariganto de scio pri Mongolio, en la jaroj 1970-2004 membro de la redakta komitato de "Rocznik Orientalistyczny" (Orientalistika Jarlibro), kaj en la jaroj 1974-2005 de la serio "Prace Orientalistyczne" (Orientalistikaj Laboraĵoj). Aŭtoro de preskaŭ 150 scienclaboraĵoj, universitata lekciisto.
Stanisław Kałużyński | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1925 en Świerczów, Podkarpackie Voivodeship |
Morto | 6-an de januaro 2007 (81-jaraĝa) |
Tombo | Tombejo de Bródno |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato de Vroclavo |
Okupo | |
Okupo | orientalisto |
Fundamentan lernejon kaj du klasojn de gimnazio finis dum intermilita periodo en Tarnów. Dum la dua mondmilito en la jaroj 1943-1944 estis ligita kun Pola Enlanda Armeo.
Elektita bibliografio redakti
- Dawni Mongołowie (Malnovaj mongoloj), PIW, Warszawa 1983.
- Imperium mongolskie (Mongola Imperio), Wydawnictwo Wiedza Powszechna, 1970
- Klasyczny język mongolski (Klasika mongola lingvo), Wydawnictwo Akademickie Dialog
- Tradycje i legendy ludów Mongolii (Tradicioj kaj legendoj de la popoloj de Mongolio), Wydawnictwo ISKRY, Warszawa 1978.
- Tradycje i legendy ludów tureckich (Tradicioj kaj legendoj de la tjurkaj popoloj), Wydawnictwo Iskry
- Tajna historia Mongołów : anonimowa kronika mongolska z XIII w. (Sekreta historio de mongoloj. Anonima mongola kroniko de la 13-a jc); traduko de la mongola, enkonduko kaj komentarioj de Stanisław Kałużyński, Państwowy Instytut Wydawniczy, Warszawa 1970