Stanisław Pyjas

pola aktivulo

Stanisław Włodzimierz Pyjas[1] (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1953 en Żywiec, mortis la 7-an de majo 1977 en Krakovo) – opozicia aganto en Pola Popola Respubliko, studento de pola filologio kaj filozofio de Jagelona Universitato. Lia morto en misteraj cirkonstancoj kelke da tagoj antaŭ studenta festo Juvenalia skuis studentan medion de Krakovo kaj Pollando. Li estis enterigita en tombejo en Gilowice (proksime al la naskiĝloko).

Opozicia agado redakti

En la jaroj 1976-1977 li spontane aliĝis al organizado de protestoj pro reprezalioj flanke de regopovoj kontraŭ laboristoj de Radom kaj Ursus (kvartalo de Varsovio). Kunlaboris kun Komitato de Laborista Defendado. Li mortis en ŝtondomo ĉe la strato Szewska 7 en Krakovo. Laŭ opoziciaj medioj mortis pro bato flanke de funkciistoj de komunista Sekureca Servo. Laŭ regopovoj la morto okazis pro falo de ŝtuparo.

Ĉefa fonto de informado de Sekureca Servo estis lia proksima kolego Lesław Maleszka, kun pseŭdonomoj de sekreta kunlaboranto "Ketman" kaj "Return" (posta plurjara kunlaboranto de Gazeta Wyborcza).

La 21-an de septembro 2006 Stanisław Pyjas estis postmorte distingita de prezidento Lech Kaczyński per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Studenta Komitato de Solidareco redakti

La morto de Pyjas kaŭzis amasajn manifestaciojn de studentoj ("Nigra Marŝo") kaj apelacioj por bojkoto de la alproksimiĝanta studenta festo. Vespere la 15-an de majo 1977 (fine de la "Nigra Marŝo") apud Vavelo oni legis deklaracion pri fondo de Studenta Komitato de Solidareco en Krakovo kaj postulantan malkaŝon de kulpintoj de la krimo. Tio estis la unua tiuspeca organizaĵo en Orienta Eŭropo.

Filmoj redakti

  • Finna filmo titolita "Morto de studento", reĝisoro Jarmo Jääskeläinen, 1977.
  • Pola dokumentaj filmoj "Falis, dronis, mortis" kaj "Kontraŭspionejo" de reĝisoro Krzysztof Krauze, 1994.
  • Ĵurnalistan enketadon pri la murdo de Stanisław Pyjas montras la filmo de Krzysztof Krauze "Gry uliczne" (Strataj Ludoj).
  • Junie 2008 televidstacio TVN emisiis dokumentan filmon "Trzech kumpli" (Tri kamaradoj) dediĉitan al la sekreta enketado de Sekureca Servo kontraŭ la medio de Pyjas kaj al lia morto. La filmo priskribas i.a. spionan agadon de Lesław Maleszka kaj hipotezon, laŭ kiu Pyjas estis mortigita kiam komencis suspekti sian kolegon pri denuncado. Sekureca Servo ekdecidis pri lia likvido por protekti sian, unu el la plej valoraj, kunlaboranton.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti