Stanisław Sosabowski

pola oficiro

Stanisław Franciszek Sosabowski (naskiĝis la 8-an de majo 1892 en Stanisławów, mortis la 25-an de septembro 1967 en Londono) – brigada generalo de Pola Militistaro. Kiel diplomita kolonelo dum la germana invado en Pollandon ricevis Arĝentan Krucon de la Ordeno Virtuti Militari. Kreinto de la Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado en Britio konsistanta el polaj soldatoj.

Stanisław Sosabowski
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1892 (1892-05-08)
en Ivano-Frankivsk,  Aŭstrio-Hungario
Morto 25-an de septembro 1967 (1967-09-25) (75-jaraĝa)
en Hillingdon
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Alma mater Jagelona Universitato
Familio
Frat(in)o Julian Sosabowski
Infano Stanisław Janusz Sosabowski
Okupo
Okupo oficiro
vdr
Generalo Stanisław Sosabowski, 1944

Ekter Pollando redakti

Britio redakti

Tuj post alveno de Francio al Britio Sosabowski anoncis sin al la pola stabo, kie estis nomumita komandanto de formiĝanta la 4-a Kadra Brigado de Pafistoj ene de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento. Li decidis krei la unuan en historio de Pola Militistaro paraŝutistan unuon. Instrua centro establiĝis en Largo House (Fife), nomata „simia arbareto”, sed paraŝutaj malsupreniĝoj okazis en aviadilejo Ringway: „Kiam alvenos la momento, kiel venkaj agloj vi falos la malamikon – diris dum ekzercoj en Skotlando la 23-an de septembro 1941 generalo Władysław Sikorski – kaj vi kontribuos kiel la unuaj al liberigo de via patrujo. De nun vi estas la Unua Paraŝutista Brigado..”. Per tio la generalo donis al la brigado oficialan nomon kaj lasis ĝis al sia ekskluziva dispono.

 
Generalo Kazimierz Sosnkowski kaj kolonelo Stanisław Sosabowski dum parado de Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado

Devizo de la brigado estis „Mallongvoje!”, kio signifas, ke ili kiel la unuaj revenos al Pollando per tiu ĉi vojo – paraŝute. Ĉiuj en la brigado kredis tion profunde, de la komandanto ĝis la plej juna soldato. La komandanton – kiel eminentan spertulon – alte aprezis ankaŭ britoj, kiuj kutime estis malemaj al fremdlandanoj. Septembre 1943 generalo Browning, alta oficiro de brita paraŝutista armeo donis al la kolonelo Sosabowski tute eksterordinaran proponon: li proponis komandadon de brita-pola paraŝutista divizio. La brigado tiutempe nombris ĉ. mil soldatojn. La ceteron – 11 mil – konsistus britoj, kaj la kolonelo Sosabowski estus aŭtomate avancita ĝis generalo. Stanisław Sosabowski malakceptis la proponon. La 15-an de junio 1944 kiel kolonelo avancis ĝis brigada generalo.

En la unuaj tagoj de aŭgusto alvenis sciigo pri eksplodo de la ribelo de Varsovio. En la brigado ĉiuj estis pretaj flugi super Varsovion, tamen startordono flanke de britoj ne okazis pro politikaj, armeaj kaj teknikaj kialoj. Kune kun forpasantaj laŭvicaj tagoj de la ribelo en la Brigado kreskis etoso de protesto, kiun kelkfoje la generalo devis estingi per sia aŭtoritato. Li ne sciis, ke lia filo Stanisław Janusz Sosabowski – kuracisto, leŭtenanto de Pola Enlanda Armeo kaj komandanto de plotono „Stasinek” perdis vidkapablon dum la bataloj. Britoj minacis per malarmigo de la brigado. Kiel nova Supera Komandanto generalo Sosnkowski redonis fine la Unuan Aŭtonomecan Paraŝutistan Brigadon al ilia dispono.

Operaco Market Garden redakti

La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Operaco Market Garden.

Poloj paraŝutis apud Driel vidalvide Arnhem, sur la sudan bordon de la rivero Rejno. Pro nekompetenta gvidado de britoj la brigado nombranta 1500 soldatoj perdis 40% de sia konsisto. Malgraŭ tio la brigado savis ĉ. 2000 britajn soldatojn. Britoj, kiuj rezignis pri plua batalo, spite al ŝanco por venko, elektis la polan generalon kiel propekan kapron kulpigante lin pro malsukcesoj. Oni forprenis de li la brigadon kaj pro la batalo de Arnhem li ricevis nur la Batal-Krucon. Post la milito ili eĉ lasis lin sen vivrimedoj. La pola generalo estis unusola komandanto de aliancitaj soldataroj, kiu antaŭvidis kaj rimarkigis la malvenkon pro eraroj en planado kaj manko de armilaro.

Postmilitaj jaroj redakti

Julie 1948 generalo Stanisław Sosabowski estis malmobilizita. Tiutempe estis ĉe li blindigita filo, partopreninta la ribelon de Varsovio kaj la edzino, kiujn sukcesis alvenigi de Pollando. Li restis inter elmigrantaro en Britio kaj laboris kiel magazena laboristo en fabriko de elektromotoroj, poste de televidiloj. Kiel mem skribis: „tra 17 jaroj mi laboris en fabriko kiel oficiale nekonata, kun la duobla vivo: de simpla laboristo 5 tagojn semajne, „kiel fabrika soldato” – „Stan”, kaj la estimata vivo de pola generalo, kvazaŭ la „patro” de polaj paraŝutistoj, konata inter la siaj kaj britoj, usonanoj kaj nederlandanoj”.

Li mortis pro korinfarkto en Londono. En 1969 daŭre fidelaj al sia komandanto paraŝutistoj de la generalo alveturigis liajn cindrojn al Pollando, kie ripoziĝis – konforme al lia volo – sur Militista Tombejo en Powązki en Varsovio.

Verkaro redakti

Rememoroj redakti

Memorigo redakti

  • 2006 Reĝino de Nederlando Beatrikso postmorte distingis la generalon per la plej alta nederlanda insigno
  • 2008 Dokumenta filmo La honoro de Generalo de pola reĝisorino Joanna Pieciukiewicz
  • 2017 En Varsovio oni starigis monumenton al la generalo en kvartalo Żoliborz

Bibliografio redakti

  • Juliusz L Englert, Krzysztof Barbarski, General Sosabowski/Major Sosabowski, Caldra House, 1996 ISBN 0-85065-224-3 
  • George F. Cholewczynski, Poles Apart. Sarpedon Publishers 1993, ISBN 1-85367-165-7
  • George F. Cholewczynski, De Polen van Driel, Uitgeverij Lunet 1990, ISBN 90-71743-10-1
  • Honor Generała (La honoro de Generalo) – dokumenta filmo de TV POLONIA 2008 reĝisorita de Joanna Pieciukiewicz

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti