Stanislav Petrov

emerita kolonelo de la Soveta Armeo

Stanislav Jevgrafoviĉ PETROV (ruse Станислав Евграфович Петров; naskiĝis la 7-an de septembro 1939 en Vladivostoko, mortis la 9-an de majo 2017 en Frjazino) - subkolonelo de la Soveta Armeo, kiu la 26-an de septembro 1983 en Serpuĥovo, rifuzante kredi indikojn de la komputilaj avertaj sistemoj ke Usono lanĉis raketojn kontraŭ Sovetunio, malhelpis eblan nuklean militon. Poste evidentiĝis, ke la sovetaj komputilaj raportoj estis eraraj, kaj oni ĝenerale kredas, ke Petrov malhelpis trian mondmiliton kaj detruon de plejparto de la Tero pere de nukleaj armiloj.

Stanislav Petrov
Persona informo
Naskonomo Станислав Евграфович Петров
Naskiĝo 7-an de septembro 1939 (1939-09-07)
en Vladivostoko, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Morto 19-an de majo 2017 (2017-05-19) (77-jaraĝa)
en Frjazino
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Kiev Military Aviation Engineering Academy
Okupo
Okupo militisto
vdr
Stanislav Petrov, fotita en 2004

Cirkonstancoj ĉirkaŭ la epizodo redakti

La falsalarmo okazis dum tempo de streĉitaj rilatoj inter Usono kaj Sovetunio. La usona prezidento Ronald Reagan publike nomis Sovetunion, "imperio diabla". Tri semajnojn antaŭ tiam, la soveta militistaro pafe detruis apud Saĥaleno korean aerbuson, kiu deflankiĝis de sia itinero kaj erare enflugis en sovetan aerozonon; tiam pereis ĉiuj 269 pasaĝeroj inkluzive de multaj usonanoj (Flugo 007 de Korean Air). La KGB sendis tujan mesaĝon al siaj agentoj en la okcidento, avertantan ke ili devas pretiĝi al ebla nuklea milito, laŭ CNN.

 
Usona interkontinenta raketo Minuteman III

La epizodo redakti

Stanislav Petrov deĵoris en komanda punkto apud Moskvo, kiam li ricevis signalon de antaŭ unu jaro funkciigita satelita sistemo de frua averto pri lanĉo de interkontinentaj raketoj. Laŭ la avertosignalo, estis lanĉitaj nur kvin raketoj, unu post la alia, ĉiuj el unu loko. Tio kredigis sovetan raketiston, ke estas eraro de la nova averta sistemo. Poste evidentiĝis, ke satelito misinterpretis rebrilon de sunaj radioj de la altaj nuboj kiel startan ekflamiĝon de interkontinenta raketo. Post tiu ekstrema okazo la avertosistemo estis rearanĝita por malebligi tiajn erarojn.

Stanislav Petrov ne estis homo, kiu lanĉus respondan raketan atakon al Usono. Li nur devis transdoni informon al politika estraro de la lando. Multaj kritikantoj dubas, ke kaze de transdono de la datumoj, la estraro decidus ataki: por tio ne sufiĉis informo de nur unu satelita avertosistemo. Tamen, la alia flanko emfazas, la rilatoj inter Sovetunio kaj Usono en 1983 estis tre streĉaj, la landoj atendis atakon unu de la alia kaj estis pretaj rapide reagi; oni rezonas, ke raporto de Petrov vere povis kaŭzi lanĉon de sovetiaj raketoj.

Poste redakti

Malgraŭ ke li preventis nuklean katastrofon, Petrov fakte malobeis ordonojn per lia rifuzo de la komputilaj avertoj. Li estis admonita kaj ekspedita al malpli grava posteno, oficiale pro maldeca registrado de dokumentoj.

Pro milita sekreteco kaj internacia politiko, la agoj de Petrov restis sekretaj ĝis 1998, sekvante la eldonon de la libro ("Nekonataj trupoj de la malaperinta regno") de kolonel-generalo Jurij Votincev, eksa komandanto de la kontraŭraketa kaj kontraŭkosma defendo de Sovetunio.

La 19-an de januaro 2006 en la novjorka sidejo de UN oni enmanigis al Petrov kristalan statueton "Mano tenanta terglobon" kun surskribo "Al la homo, kiu ne allasis nuklean militon". Eventoj el lia vojaĝo al Usono devis aperi en filmo La Viro Kiu Savis la Mondon, planita por la fino de 2006.

Petrov emeritas relative mizere en urbeto Frjazino en Moskva provinco. Li diris, ke li ne konsideras sin heroo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti