Stanley John SADIE, CBE (naskiĝis la  30-an de oktobro 1930(nun 1930-10-30) en Londono; mortis la 31-an de marto 2005 en Cossington, Somerset) estis grava brita muziksciencisto, muzikkritikisto kaj redaktoro. Sadie doktoriĝis en 1958 ĉe la Universitato de Kembriĝo. Lia doktoriĝo havas la titolon “The British Chamber Music 1720-1790” (La Brita Ĉambra Muziko 1720-1790).[1]

Stanley Sadie
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1930 (1930-10-30)
en Wembley
Morto 21-an de marto 2005 (2005-03-21) (74-jaraĝa)
en Cossington
Mortokialo amiotrofa lateralsklerozo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater St Paul's School • Kolegio Gonville kaj Caius
Familio
Edz(in)o Julie Anne Sadie
Okupo
Okupo muzikologo • muzikkritikistoĵurnalisto • biografo
vdr

Sadie estis profesoro ĉe la Trinity College of Music en Londono de 1957 ĝis 1965. Ekde 1964 li laboris ĝis 1981 por la ĵurnalo The Times kiel muzika kritikisto kaj de 1967 ĝis 1987 kiel kuneldonisto de la magazino The Musical Times. Sed lia plej grava okupo estis la eldonado de la sesa eldono de la Grove Dictionary of Music and Musicians, origine publikigita de George Groove, en la jaro 1980. Sadie tralaboris la verkon, pluigis ĝin aldoninte al la 9 jam ekzistintaj ankaŭ 11 novajn volumojn, kaj donis al ĝi la adician titolon The New, do ĝi nun nomiĝis The New Grove Dictionary of Music and Musicians. La sepa eldono, kiun li ankaŭ redaktis, nun kun 29 volumoj, estis publikigita en la jaro 2001. La Grove Dictionary estas hodiaŭ laŭ la ĝenerala opinio la plej grava enciklopedio de la muzikscienco.

Honoroj redakti

En la jaro 1982 li estis farigita CBE (Commander of the Ordeno de Brita imperio). Li ricevis honoran doktorgradon de la Universitato de Leicester, kaj estis elektita honora membro de la Royal Collage of Music kaj de la Gonville and Caius College, Kembriĝo.

Eksteraj ligiloj redakti

Pliaj publikigoj (kelkaj) redakti

Kiel aŭtoro redakti

Kiel eldonisto redakti

Referencoj redakti

  1. Brockhaus Riemann Musiklexikon, volumo 4, paĝo 82.