Star Wars Episode VI: Return of the Jedi

Star Wars Episode VI: Return of the Jedi (“Stelaj Militoj Epizodo 6-a: Reveno de la Ĵedajo”), originaltitole Return of the Jedi, estas 1983-a sciencfikcia fantazia filmo direktita de Richard Marquand, laŭ scenaro de George Lucas.

Stelaj Militoj Epizodo 6: Reveno de la Ĵedajo
Filmafiŝo
Filmafiŝo
filmo
Originala titolo Star Wars Episode VI: Return of the Jedi
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25-a de majo 1983
Daŭro 134 minutoj (originale)
Ĝenro sciencfikcia fantazio
Kameraado Alan Hume, Alec Mills
Buĝeto Usona $32 500 000
Reĝisoro(j) Richard Marquand
Produktisto(j) Howard Kazanjian
Scenaro George Lucas
Filmita en Usono
Loko de rakonto Tatooine • Dagobaho • Endor • Death Star II
Muziko de John Williams
Rolantoj Harrison Ford • Carrie Fisher • David Prowse • Mark Hamill • Ian McDiarmid • Billy Dee Williams • Anthony Daniels • Kenny Baker • Peter Mayhew • Alec Guinness • Sebastian Shaw • Denis Lawson • Jeremy Bulloch • Femi Taylor • Caroline Blakiston • Deep Roy • Hayden Christensen • Kenneth Colley • Warwick Davis • Michael Pennington • Mike Quinn • Frank Oz • Richard Marquand • Debbie Lee Carrington • Paul Brooke • Tony Cox • Felix Silla • Richard Driscoll • Phil Fondacaro • Michael Gilden • Dermot Crowley • Hilton McRae • Michael Carter • Ernie Fosselius • Timothy M. Rose • Jack Purvis
Produktinta firmao Lucasfilm
Distribuo 20th Century Fox
Honorigoj Saturn Award for Best Science Fiction Film • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
IMDb
vdr

Ĝi estas la sesa filmo de Star Wars laŭ la rakonto de la filmoj, sed la tria laŭ la aperdato.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Luke Skywalker, fariĝinta Ĵedaj-kavaliro, havas planon por savi frostigitan Han Solo de la krimulo Jabba the Hutt, helpe de la princino Leia, Lando Calrissian, Chewbacca, C-3PO, kaj R2-D2. Leia sukcesas savi lin en la palaco de Jabba sur Tatooine, sed estas kaptita kaj devigita servi Jabban kiel sklavo. Luke alvenas la sekvan tagon kaj lasas sin kapti. Jabba kondamnas ilin esti manĝitaj de la monstro Sarlacc, sed tiam okazas batalo kaj ili sukcesas fuĝi, kaj Leia premmortigas Jabban per sia kateno.

Dum Han kaj Leia renkontas aliajn Ribelulojn, Luke reiras al Dagobah, kie li ekscias, ke Yoda mortiĝas. Elspirante lastafoje, Yoda konfirmas, ke la patro de Luke ja estas Darth Vader, kaj ke Luke devas alfronti lin por fariĝi vera Ĵedaj-kavaliro. La spirito de Obi-Wan Kenobi ankaŭ malkaŝas, ke Luke havas ĝemelfratinon: Leia.

La Ribela Alianco ekscias, ke la Imperio konstruas novan Mortan Stelon (Death Star), pli granda kaj pli potenca ol la unua. En plano por detrui la novan armilon, Han estas elektita por gvidi atak-teamon por detrui la ŝirmil-generatoron, kiu protektas ĝin, sur la arbara luno Endor. Reveninte de Dagobah, Luke aliĝas al la teamo, sed timas, ke ĉar ili sentas la ĉeeston de Vader, li povas endanĝerigi la mision. Sur Endor, Luke kaj siaj kunuloj renkontas tribon de senteĥnologiaj sed inteligentaj Ewok-oj kaj alianciĝas kun ili. Poste, Luke konfesas al Leia ĉion, kion li scias pri sia rilato kun Darth Vader kaj ŝi, kaj foriras por alfronti denove Vader, kredante, ke en li plu estas bono.

Luke kaj Vader eniras la Mortan Stelon kaj renkontas la malbonan imperiestron, kiu malkaŝas, ke la amikoj de Luke iras en kaptilon. Sur Endor la ribelulojn ja kaptas la imperiaj soldatoj, sed surpriza Ewok-a kontraŭatako ebligas al la ribeluloj kontraŭbatali. Dume, Lando kondukas la ribelaj ŝiparon en Millennium Falcon al la Morta Stelo, sed ĝia ŝirmilo plu funkcias, kaj sekvas kosmobatalo. La imperiestro provas igi Luke cedi al sia kolero kaj aliĝi al la malbona flanko de la Forto. Luke kaj Vader ekduelas per lumglavoj, kaj Vader ekscias, ke Luke havas fratinon. Kiam Vader sugestas, ke ŝi aliĝos al la malbona flanko, Luke ne povas rezisti al sia kolero kaj atakas sian patron, fortranĉante lian manon. Sed li retrankviliĝas kaj ŝparigas sian patron, ĉar li deklaras sin Ĵedajo. Ekkolere la imperiestro komencas malrapide mortigi Luke per Forto-fulmoj. Neelportante vidi sian filon torturata, Vader pentas, kaj refariĝas Anakin Skywalker. Li mortigas la imperiestron, sed estas morte trafata de lia fulmo. Li petas Luke demeti lian maskon por ke li vidu sian filon propraokule. Li fine mortas. Anakin plenumas la profetaĵon kaj reekvilibrigas la Forton detruante la imperiestron kaj la lastan Sith, sin mem.

Sur Endor, la atakteamo sukcesas detrui la ŝirmilgeneratoron, ebligante al la Ribela ŝiparo finataki la Mortan Stelon. Lando kondukas la restantajn ŝipojn en la kernon de la stacio kaj pafas al la reaktoro, kaŭzante ĝian maleksplodon. Luke fuĝas per imperia kosmopramo kun la korpo de sia patro antaŭ ol la Morta Stelo eksplodas, kaj Lando fuĝas per Millennium Falcon. Sur Endor, Leia konfesas al Han, ke Luke estas ŝia frato, kaj ili kisas. Tiunokte, Luke reiras al Endor kaj bruligas la korpon de sia patro sur funebra ŝtiparo. La tuta galaksio festas la falon de la Imperio. Dum la rebela festo sur Endor, Luke vidas la fantomojn de Obi-Wan, Yoda kaj sia pentinta patro, kiuj rigardas lin fiere.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti