Staranta ondo (malvastasence) ekestas el interferado de du kontraŭiraj kontinuaj ondoj de samaj frekvenco kaj amplitudo. La ondoj povas deveni el du malsamaj ekscitiloj aŭ ekesti per reflekto de ondo je obstaklo.

Staranta ondo (nigra) kiel interfero de du ondoj; la ondonodaĵoj estas ruĝaj. Ilustritaj estas alira kaj forira ondoj en ruĝo resp. bluo

Mekanika ekzemplo estas ŝnurega ondo, je kiu oni movigas unu ŝnuregofinaĵon supren-malsupren, generante per tio kontinuan ondon en la ŝnurego. Se oni fiksas la alian ŝnuregofinaĵon, je ĉi tiu loko la ondo estas reflektata kaj rekuras sur la ŝnurego. Kiel rezultaĵo oni ne plu vidas kontinuan ondon, sed la ŝnurego plenumas osciladon, je kiu certaj lokoj restas trankvilaj (ondonodaĵojosciladnodaĵoj), dum kiam aliaj oscilas kun granda svingamplekso (amplitudo) tien kaj tien-ĉi (ondoventrojosciloventroj).

Eksteraj ligiloj redakti