Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj

La Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj, angle United Nations Statistics Division (UNSD), parto de la Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj, angle United Nations Department of Economic kaj Social Affairs (DESA), servas kiel la centra ilo ene de la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj por kontentigi la statistikajn bezonojn kaj kunordigajn aktivecojn de la tutmonda statistika sistemo. La fako estas superrigardata per la Statistika Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj, kreita en 1947. Ĝi kunigas la ĉefajn statistikistojn de la membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj el ĉiuj mondopartoj.

Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj
United Nations Statistics Division
ŝtata statistika instituto • interregistara organizaĵo
Sidejo Sidejo de UN
Lingvoj

angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La fako kompilas kaj distribuas tutmondajn statistikajn informojn, evoluigas normojn pri statistikaj aktivecoj, kaj subtenas strebojn de la membroŝtatoj plifortigi siajn statistikajn sistemojn.

La fako regule publikigas datumaro-aktualigojn, inkluzive de "Statistika Jarlibro" (angle Statistical Yearbook) kaj "Poŝlibro pri Mondaj Statistikoj" (angle World Statistics Pocketbook), kaj de libroj kaj raportoj pri statistikoj kaj statistikaj metodoj. Multaj el la datumaroj de la fako estas publike haveblaj pere de sia retejo (vidu sube), kiel elektronikaj publikaĵoj kaj datumaroj en la formo de kompaktaj diskoj, diskedoj kaj magnetaj bendoj, aŭ kiel presitaj publikaĵoj. Undata, nova interreta datumaro-servo por la tutmonda uzanto-komunumo portas la statistikajn datumarojn de la Unuiĝintaj Nacioj al facila atingebleco pere de sola reta enirejo. Uzantoj tie povas serĉi kaj subenŝuti varion da statistikaj informoj el la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti