Steadicam estas varmarko de kamerastabiligilo nome aparato por stabiligi kaj fluigi rapidajn scenojn en la filmado de filmoj inventita de Garrett Brown kaj enkondukita en 1975 fare de Cinema Products Corporation. Ĝi mekanike izoligas la kameraon el la movoj de la kameraisto, kio ebligas pli mildan filmadon, eĉ se la kameraisto moviĝas sur neregula surfaco.

Steadicam
varomarko vd
Dum 1975 - nekonata/nuntempe
Lando Usono
TTT Oficiala retejo
vdr
Steadicam.

La "Steadicam" estis por la unua fojo uzita en la filmo nomumita por Oskar-premio pri Woody Guthrie nome "Bound for Glory" (1976).[1] Ĝi estis poste uzita en etendaj kuradaj kaj movadaj scenoj surstrate en Novjorko en "Marathon Man" (1976), kiu estis publikigita du monatojn antaŭ "Bound for Glory".

The Shining (1980) portis la plinovigojn de Brown plue pli malproksimen, kiam la reĝisoro Stanley Kubrick postulis, ke la kamerao filmu el tuj super la planko, kio ampleksigis la agadkampon de la filmilo kiu ĝis tiam filmis malalte nur ĝis la talio de la kameraisto.[2]

Notoj redakti

  1. "Steadicam Celebrates its 30th Anniversary at NAB 2005" (Press release). Tiffen. Arkivita el la originalo en la 25a de Decembro, 2005. Alirita la 4an de Marto, 2021.
  2. Ferrara, Serena (2001). Steadicam: techniques and aesthetics. Oxford [u.a.]: Focal. pp. 26–31. ISBN 978-0-240-51607-3.